Renkontiĝo en la Fakultato pri Komuniksciencoj de BUAP, 29an de junio*

Ni tre ĝojas informi vin ke la esperantoparolantoj de Puebla renkontiĝos en sabato, la 29an de junio je la 10ah., en la Universitata Laboratorio pri Bildo kaj Memuaro, konstruaĵo COM2, salono 206, de la Fakultato pri Komuniksciencoj de BUAP, kiu troviĝas en:

Cúmulo de Virgo s/n preskaŭ ĉe la angulo de Atlixcáyotl

Reserva territorial Atlixcáyotl

Puebla, Puebla

Bonvolu kunporti trinkaĵojn kaj manĝaĵetojn por kundividi.

Ĉiuj estos tre bonvenaj: fluaj parolantoj de la lingvo, komencintoj, komencantoj, kuriozemuloj kaj akompanantoj. Estos bona okazo por paroli pri la venontaj kunvenoj kaj integri pliajn anojn al la teamo.

Atenton! Tiam homoj de Puebla, kiuj faris ekzamenon dum la pasinta kongreso ricevos sian KER-atestilon.

Ĉu duboj, demandoj? Skribu al estraro@esperanto-mexico.org aŭ sendu telefonmesaĝon al 22 2607 1953

Ĝis tiam!!!

* Organizas: Esperanto – Puebla kaj MEF.

Categorías: