Renkontiĝo en Mérida, 8an de decembro 13ah.

Ni invitas ĉiujn komencantojn, parolantojn de Esperanto kaj homojn, kiuj interesiĝas pri interkultura komunikado al renkontiĝo, kiu okazos sude la lando, en Mérida, Yucatán.

La rendevuo estas en dimanĉo, la 8an de decembro je la 13a horo en la restoracio “Bistro Cultural”, kiu troviĝas en:

Calle 66 #377 x 41 kaj 43

Centro

Mérida, Yucatán

Profitu la eblon praktiki la lingvon, ekscii pri novaĵoj, kiuj okazas en Esperantujo nacie kaj internacie, ankaŭ vi povos aĉeti librojn en aŭ pri Esperanto, ĉar ni kunportos kelkajn, tamen se vi interesiĝas pri io specifa, skribu al ni mesaĝon por antaŭmendi materialon.

Se la ĉeestontoj tion decidas, post la tagmanĝo ni povos promeni en la centron de la urbo aŭ viziti alian interesan lokon.

Ĉu vi havas demandojn, dubojn? Bv. skribi al estraro@esperanto-mexico.org aŭ sendi mesaĝon al 55147 53963

BONVENON!

 

Categorías: