Renkontiĝo en SLP: esperanto kunigas nin… "Meksikaj vizaĝoj de la pasinteco"*

Ĉu estas via intereso esprimi vin per pentrado kaj/aŭ desegnado? Ĉu allogas vin la meksika historio kaj ĝiaj roluloj? Ĉu vi volas ke oni rigardu viajn artaĵojn en aliaj mondopartoj? Do tiu ĉi evento estas por vi!

Ĉisesie...
kel esperanto kunigas nin?

ni lernos kelkajn gravajn informojn pri historiaj meksikanoj kaj kiel prezenti ilin en la internacia lingvo esperanto,

ni kreos vizaĝojn uzante diversajn pentraĵteknikojn,

ni montros grupan pentraĵgalerion, fizike kaj virtuale, kiu estos malfermita al la vizitantoj de la klubo kaj al publiko de la tuta mondo.

Kotizo: $40.00 (kvardek meksikajn pesojn), kiu inkluzivas materialojn.

Dato: ĵaŭde, la 16an de marto

Horo: inter la 17a kaj 19ah

LokoClub Intercultural de Lenguas y Arte, kies adreso estas:

Mariscal José María Flores, no.120

Barrio de San Sebastián

San Luis Potosi, S.L.P. 

Bv. konfirmi ĉeeston kaj esprimi dubojn kaj demandojn en la sekva paĝo de Facebook:https://www.facebook.com/events/1154341658008794/?active_tab=about

Estu atentaj je estontaj renkontiĝdatoj, kiujn ni publikigos tie ĉi.

ĈEESTU KAJ INVITU VIAJN AMIKOJN KAJ KONATULOJN!

* Organizas David López R. kunlabore de la Club Intercultural de Lenguas y Arte kaj Meksika Esperanto Federacio, AC.

Categorías: