Renkontiĝoj - Naciaj

Ni praktiku Esperanton en la ĉefurbo de Meksiko!*

Akompanu nin en sabato, la 10an de februaro, inter la 16a kaj 18a, ni renkontiĝos por praktiki esperanton, helpi la homojn integri sin al grupo de esperantoparolantoj de la urbo, solvi diversajn dubojn, respondi al movadaj demandoj, kontaktigi la ĉeestontojn kun aliaj interesiĝantoj, ktp. La rendevuo estas en la bakejo “El globo” de San Pedro de los Pinos, tuj ekster la metrostacio kun la sama nomo, linio 7 oranĝa, en la ĉefurbo de la lando.

Ni atendas ĉiujn: spertulojn, komencintojn, komencantojn, tiujn kiuj interesiĝas pri la lingvo, akompanantojn kaj scivolemulojn!

* Verkis: Mallely Martínez. Organizas: Guadalupe Vega.

Venontan novembron ni okazigos meksikan Esperanto-kongreson en Puebla

Post paŭzo de kvin jaroj kaj danke al iniciato de Iván Deance kaj Verónica Vázquez, Meksika Esperanto Federacio decidis okazigi denove nacian kongreson en Meksiko kun la celoj: integri la meksikan movadon, aktivigi la esperantoparolantojn, videbligi Esperanton al ĝenerala publiko, kuraĝigi la novajn lernantojn uzi la lingvon vizaĝ´ al vizaĝ´, instigi la homojn plibonigi la lingvan nivelon.

La kongreso okazos en la urbo Puebla, en instalaĵoj de la plej grava universitato de la provinco: la Benemérita Universidad Autónoma de Puebla (BUAP), en la Fakultato pri Komuniksciencoj, pli precize en ĝia nomata “Complejo Cultural Universitario”.

Multaj farendaĵoj ankoraŭ estas, tamen ni jam povas anonci sekvajn gravaĵojn:

Dato: Inter la 16a kaj 19a de novembro 2018.

Ĝenerala temo: “Interkultura komunikado kaj internacia perado”.

Ni parolu Esperanton en GDL!*

La klubo Esperanto GDL invitas vin al sia unua renkontiĝo de 2018, kiu okazos en la venonta dimanĉo, la 28an de januaro je la 18a h. en "Suculenta Café", kies adreso estas: Escuela militar de Aviación #67, Guadalajara, Jalisco.

Ne gravas ĉu vi eksciis pri la lingvo, ĉu vi estas komencanto aŭ flua parolanto de esperanto, ĉiuj estas kore invitataj.

Por havi pli da informoj kaj forigi dubojn, bv. viziti la sekvan ligon: https://www.facebook.com/events/178144209460367/

Venu kaj integriĝu al nia teamo!

*Verkis Mallely Martínez. Organizas: grupanoj de Esperanto GDL.

Ni festu kune la Zamenhofan tagon en la Ĉefurbo de Meksiko, 17an de decembro!*

Meksika Esperanto Federacio invitas ĉiujn esperanto-parolantojn, lernantojn, komencantojn kaj homojn, kiuj interesiĝas pri la lingvo al nia tradicia “Zamenhofa tago” aŭ “Tago de la Libro”, kiu okazos dimanĉe la 17an de decembro je la 12ah. en la “Esperanta Domo”, kiu troviĝas en San Pedro de los Pinos, Ĉefurbo de Meksiko.

Ni aĉetis manĝoservon por kune manĝi je la 14a:30h. Tio konsistos el:

- Trinkaĵo farita per floro nomata “Jamaica” (hibiscus sabdariffa).

- Takoj kun diversaj manĝaĵoj: rizo, fazeoloj, kokaĵo en saŭco nomata “mole”, kapsikopecoj kun kremo, bovaĵo kun legomoj nomata “alambre”, terpomoj kun kolbaso.

- Salato.

Venu novaj lernantoj de Esperanto al nia renkontiĝo en MTY, 11an de novembro!*

Ni ĝojas ke lastatempe aperis pluraj interesitoj kaj lernantoj de Esperanto en nia urbo, pro tio ni volas daŭrigi niajn renkontiĝojn. Venu venontan sabaton, la 11an de novembro, al la domo de Denice por konatiĝi kun anoj de la grupo Esperanto-MTY.

La rendevuo estas je la 17ah. en:

Peñuelas 313

Jardines de la Pastora

Ni parolu en kaj pri Esperanto en la CDMX, 11an de novembro*

Ĉu vi jam rimarkis ke la jaro iom post iom elĉerpiĝas tamen nia agado daŭras entuziasme? Ĉu vi akompanos nin ĉifoje?

Kio okazos? Nia monata konversacia rondo.

Kie? En la kafejo “La Tregua”, kiu estas en: Calz. México-Tacuba 409, tre proksime de la metroo Popotla”, linio blua #2, en la ĉefurbo de la lando.

Kiam? Sabate, la 11an de novembro je la 16ah.

Kiuj? Ĉiuj rajtas partopreni, eĉ tiuj kiuj tute ne kapablas paroli en esperanto sed interesiĝas pri la afero.

Kio estos? Ĉifoje ni havos:

Partoprenu en nia skajpa renkontiĝo, 4an de novembro – Esperanto GDL!*

En pasintaj tagoj okazis la 1a skajpa renkontiĝo organizita de klubanoj de Esperanto GDL, danke al ĝia sukceso, oni decidis okazigi la duan sed ĉifoje ĝi estos malfermita al esperantoparolantoj kaj komencantoj de la tuta lando, memkompreneble bonvenaj estos ankaŭ eksterlandanoj, prefere ne hispanparolantoj sed ne nepre.

Do komencantoj ne timu, vi povas (ek)aŭskulti la lingvon kaj ankaŭ demandi ĉion, kion vi volas rilate al la internacia lingvo.

La rendevuo estas en sabato, la 4an de novembro je la 11ah. (tempo de la ĉefurbo de Meksiko, 18ah por la centro de Eŭropo). Ni rekomendas ke se vi planas partopreni, vi estu akurata ĉar la skajpa sistemo akceptas nur 25 homojn samtempe kaj tial nur povos partopreni tiuj, kiuj alvenos unue. Bv. serĉi al arq.alanev@outlook.com en skajpo por peti ke li aldonu vin sed ne forgesu mencii lin pri via intereso en la renkontiĝo.

Ĉu duboj, demandoj? Starigu ilin en la facebook paĝo de Esperanto GDL https://www.facebook.com/groups/185016611592440/

Ni konstruu altaron por Zamenhof!

Anoj de la klubo Esperanto GDL invitas vin partopreni en la konstruado de altaro por la kreinto de Esperanto, dro. Ludoviko Zamenhof. Ĉijare ni festas la 100an jubileon de lia morto kaj ni volas memorigi lin tiel, kombini meksikajn tradiciojn kun esperanto kaj samtempe renkontiĝi, kunvivi kaj praktiki la lingvon.

La invito estas malfermita al ĉiu esperantoparolanto, lernanto de la lingvo aŭ interesito, kiu volas partopreni, bv. kunporti ion por meti en la altaron, ekzemple; manĝaĵon, ĉokoladojn, vodkon, panon, paperon por ornami la tablojn, florojn nomataj “Cempasúchil”, esperantan flagon, incenson, ktp.

Ni renkontu nin dimanĉe, la 29an de oktobro kaj merkrede, la 1an de novembro je la 19ah en:

Parque de las Estrellas 2819, inter Lázaro Cárdenas kaj Tonantzin.

Ĉu vi havas dubojn, demandojn? Skribu en la facebook grupo de Esperanto-GDL https://www.facebook.com/groups/185016611592440/

Feliĉan tagon de l´ mortintoj!

Esperanto GDL renkontiĝos en dimanĉo, la 22an de oktobro*

La klubo Esperanto GDL invitas vin al sia venonta renkontiĝo, kiu okazos venontan dimanĉon, la 22an de oktobro je la 19ah. en la restoracio "Pinta Negra", kiu troviĝas en Justo Sierra #1982, Guadalajara, Jalisco.

Por havi pliajn informojn kaj starigi demandojn, bv. iri al la Facebook-paĝo de Esperanto GDL, https://www.facebook.com/groups/185016611592440/

Ne perdu la ŝancon praktiki esperanton vizaĝ’ al vizaĝ’ en juneca kaj amikema etoso, novaj partoprenantoj, eĉ se komencantoj kaj aŭ interesitoj, ĉiam estas bonvenaj!

Venu kaj integriĝu al nia teamo!

*Verkita de Mallely Martínez per informoj de membroj de Esperanto GDL!

Esperanto-MTY renkontiĝos la 21an de oktobro*

Jen oktobro kaj la fino de la jaro pli proksima estas. Ĉi foje ni renkontiĝu denove ĉe la jam konata Plaza Garibaldi, kies adreso estas:

Garibaldi #437 sur, inter la stratoj 5a kaj 15a de majo en la centro de Monterrey, Nuevo León.

Ĉi foje ni dediĉu tempon por babili pri "Teruraj rakontoj". Do preparu vian preferatan rakonton pri teruro, morto, fantomoj, aŭ aliaj supernaturaj fenomenoj.

Ni atendas vin sabate la 21an de oktobro je la 16a horo. Ĉu duboj, komentoj? Skribu en nia Facebook-grupo https://www.facebook.com/groups/242535445792241aŭ telefonu al Daniel ĉe 811-9000-829.

* Verkis kaj organizas: Daniel Moreno.

Ne forgesu la konversacian rondon en la CDMX, 14an de oktobro*

Ne kredeble! Ni alvenis al la lasta trimestro de la jaro kaj senĉese ni renkontiĝis en 2017 por kunvivi, lerni pli pri la lingvo, praktiki ĝin, ktp.

Ĉu vi akompanos nin ankaŭ ĉifoje? La rendevuo estas en sabato, la 14an de oktobro je la 16ahr. en la kafejo “La Tregua”: Av. México-Tacuba #409, proksime de la metrostacio “Popotla”, linio 2.

Ĉifoje ni havos:

1) ĝeneralan temon: Kiu(j) estas via(j) preferata(j) turisma(j) loko(j) de la Ĉefurbo de Meksiko? Kial?  Ĝi estas unu el la plej grandaj urboj de la mondo, pro tio certe estos malfacile por vi decidi, ĉu ne? Kion vi opinias pri la pitoreska Coyoacán, pri Xochimilco, pri la arkeologiaj zonoj kiel Cuicuilco, Tlatelolco, Tempo Mayor aŭ pri la emblemaj parkoj kiel ChapultepecAjusco,  kaj pri ĝiaj arkitekturo kaj muzeoj? Estas tiom da elekeblecoj!

Plibonigu viajn lingvokonojn en la Ĉefurbo de Meksiko, 9an de septembro!*

Kiel ĉiu scias, la plej bona maniero lerni lingvon estas, kiam oni ĝin parolas kaj tiun eblon ni volas doni al vi por eklerni aŭ plibonigi viajn konojn pri Esperanto:

Kiam? En sabato, la 9an de septembro je la 16ah.

Kie? En la kafejo “La Tregua”, kies adreso estas: Av. México-Tacuba #409, proksime de la metrostacio “Popotla”.

Niaj aktivecoj estos:

1) ĝeneralan temon: bv. diri al ni kiu estas via plej ŝatata meksika manĝaĵo? Ĉu vi konas ĝian historion? Preskaŭ ĉie en la mondo oni rilatigas meksikanon kun tortiljoj kaj kapsiko sed nia gastronomio estas pli granda ol tio, ĉu ne? Ĉu vi ŝatas mole, pozole, enchiladas, esquites kaj, kompreneble, la mondkonatajn “takojn”, mmmmm kiaj bongustaj!!!

2) gramatikan temon: unu el la belecoj de esperanto estas ke oni povas formi per pli ol unu radiko novan sendependan vorton, ĉifoje ni okupiĝos per tiaj vortoj nomataj “kunmetitaj” ekz. brakhorloĝo / vekhorloĝo / murhorloĝo.

Partoprenu la aŭgustan renkontiĝon de la klubo Esperanto-GDL!*

Ni kore invitas vin integriĝi al la klubo Esperanto-GDL! Venu al nia kunveno, kiu okazos en la venonta dimanĉo, la 27an de aŭgusto je la 15ah en “El gato café”, ĝi troviĝas en Madero 833, col. Americana, Guadalajara, Jalisco.

Kion ni faros en nia kunveno? Renkonti amikojn, paroli en Esperanto, respondi al demandoj de novuloj, tagmanĝi kune, trinki ion bongustan, resume: pasigi MOJOSAN tempon!

Ĉu vi volas havi pliajn informojn? Skribu en nia Facebook grupo https://www.facebook.com/groups/185016611592440/ aŭ sendu mesaĝon al sekva poŝtelefono: 33 4593 8567

Partoprenu!

Ni pikniku! Paralela Universo en Monterrey, 19an de aŭgusto*

La klubo Esperanto-MTY decidis aliĝi al internacia evento nomata “paralela universo”, en kiu samtage renkontiĝos centoj da esperantoparolantoj en diversaj urboj.

La plano por Monterrey, Meksiko estas renkotiĝi sabate, la 19an de aŭgusto je la 15ah. ĉe Denice, kies adreso estas:

Peñuelas 313

Jardines de la Pastora

Guadalupe, Nuevo León

De tie ni kune piediros al la rivero kaj atingos taŭgan lokon en la parkoRío la silla”, ne zorgu! ĝi estas proksime de la startloko, tamen se vi volas rekte tien iri, bv. voki nin iom antaŭe por kunakordi pri renkontiĝloko.

Bv. nepre kunporti adekvatajn manĝaĵojn por kundividi; povus esti sandviĉojn, frititajn takojn, la t.n. “botanas”, frutojn freŝajn aŭ sekigitajn, desertojn, dolĉaĵojn, trinkaĵojn, ktp.

Paralela Universo en Meksiko: ekoturisma parko 'Dos aguas', 19an de aŭgusto*

Paralela Universo estas amasa unutaga renkontiĝo, kiu ĉijare okazos sabate, la 19an de aŭgusto, en diversaj urboj ĉefe tra Ameriko, tamen aliĝis al la afero ankaŭ iuj eŭropaj. La ideo estas renkontiĝi vizaĝ-vizaĝe inter Esperantoparolantoj por plifortigi la kaj kreskigi la lokajn grupojn, por ĝui la movadon parolante Esperanton.

En la Meksiko, la ĉefurbanoj de la lando okazigos ekskurson al bela ekoturisma parko nomata “Dos Aguas” (Du akvoj), kiu troviĝas en Estado de México, la ekzakta adreso estas:

Prolongación la Cuesta s/n

Col. Prolongación Anselmo Granados

Paĝoj

Subscribe to Renkontiĝoj - Naciaj