
La 11a Meksika Esperanto Kongreso (MEK), kies temo estas: "La instruado de Esperanto en Meksiko; malfacilaĵoj, defioj kaj proponoj ", okazos inter la 16ª kaj 18ª de septembro, en la urbo Guadalajara, Jalisco.
La sidejo de la 11a MEK estos la instalaĵoj de la merkatika entrepreno “Cobeh In”, kiu troviĝas en la kvartalo Providencia, proksime de la plej reprezenta fonto de la urbo “La Minerva”. la adreso estas:
Montreal #1051, inter Ostia kaj Nápoles, Col. Providencia. Pli sube vi trovos indikojn kiel atingi la kongresejon.
Tiu kongrestemo estis elektata ĉar nia celo estas daŭrigi la laboron, kiu komenciĝis en 2008 en la Fakultato pri Lingvoj de la UABC rilate al la oficiala enkonduko de Esperanto kaj la atingitajn rezultojn en aliaj edukaj institucioj de la lando. Pro tio, Meksika Esperanto Federacio kaj la organiza teamo decidis kunigi fortojn por kundividi kaj interŝanĝi konojn, spertojn kaj alveni al konkludoj, kiuj povus impulsi la disvolvigon de la Esperanta movado en Meksiko.
Tiel, la ĉefa temo donos la eblon labori samtempe pri subtemoj, kiuj havigos ilojn al la partoprenantoj per kiuj ili disvolvigos diversajn kapablojn kaj tiel ili povos kunlabori pli efike en la movado. La programo inkluzivos aktivecojn kiel ekzemple:
a) Kreado de didaktika materialo por la instruado de Esperanto,
b) La propedeŭtika valoro de Esperanto,
c) la memlernado de Esperanto.
En la kultura programero, ni havos la partoprenon de rekonaj artistoj kiel la franco Jean-Marc Leclercq (JoMo) , la polo Georgo Handzlik kaj de nia samlandano Armando Hernández, muzikisto de la "Orquesta Sinfónica de Bellas Artes".
Krom tio, estos labortabloj, libroservo, meksika festo, inter aliaj aktivecoj.