Renkontiĝoj - Naciaj

Partoprenu la aŭgustan renkontiĝon de la klubo Esperanto-GDL!*

Ni kore invitas vin integriĝi al la klubo Esperanto-GDL! Venu al nia kunveno, kiu okazos en la venonta dimanĉo, la 27an de aŭgusto je la 15ah en “El gato café”, ĝi troviĝas en Madero 833, col. Americana, Guadalajara, Jalisco.

Kion ni faros en nia kunveno? Renkonti amikojn, paroli en Esperanto, respondi al demandoj de novuloj, tagmanĝi kune, trinki ion bongustan, resume: pasigi MOJOSAN tempon!

Ĉu vi volas havi pliajn informojn? Skribu en nia Facebook grupo https://www.facebook.com/groups/185016611592440/ aŭ sendu mesaĝon al sekva poŝtelefono: 33 4593 8567

Partoprenu!

Ni pikniku! Paralela Universo en Monterrey, 19an de aŭgusto*

La klubo Esperanto-MTY decidis aliĝi al internacia evento nomata “paralela universo”, en kiu samtage renkontiĝos centoj da esperantoparolantoj en diversaj urboj.

La plano por Monterrey, Meksiko estas renkotiĝi sabate, la 19an de aŭgusto je la 15ah. ĉe Denice, kies adreso estas:

Peñuelas 313

Jardines de la Pastora

Guadalupe, Nuevo León

De tie ni kune piediros al la rivero kaj atingos taŭgan lokon en la parkoRío la silla”, ne zorgu! ĝi estas proksime de la startloko, tamen se vi volas rekte tien iri, bv. voki nin iom antaŭe por kunakordi pri renkontiĝloko.

Bv. nepre kunporti adekvatajn manĝaĵojn por kundividi; povus esti sandviĉojn, frititajn takojn, la t.n. “botanas”, frutojn freŝajn aŭ sekigitajn, desertojn, dolĉaĵojn, trinkaĵojn, ktp.

Paralela Universo en Meksiko: ekoturisma parko 'Dos aguas', 19an de aŭgusto*

Paralela Universo estas amasa unutaga renkontiĝo, kiu ĉijare okazos sabate, la 19an de aŭgusto, en diversaj urboj ĉefe tra Ameriko, tamen aliĝis al la afero ankaŭ iuj eŭropaj. La ideo estas renkontiĝi vizaĝ-vizaĝe inter Esperantoparolantoj por plifortigi la kaj kreskigi la lokajn grupojn, por ĝui la movadon parolante Esperanton.

En la Meksiko, la ĉefurbanoj de la lando okazigos ekskurson al bela ekoturisma parko nomata “Dos Aguas” (Du akvoj), kiu troviĝas en Estado de México, la ekzakta adreso estas:

Prolongación la Cuesta s/n

Col. Prolongación Anselmo Granados

Ni parolu Esperanton en la Ĉefurbo de Meksiko, 12an de aŭgusto!*

Eĉ se estas ferioj, ni pretas daŭrigi la lernadon de Esperanto kun vi! Memoru ke ni renkontiĝos en sabato, la 12an de aŭgusto je la 16ah. en la kafejo “La Tregua”, kies adreso estas: Av. México-Tacuba #409, proksime de la metrostacio “Popotla”.

Tri ĉefajn aktivecojn ni havos tiam:

1) ĝeneralan temon: bv. kundividi kun ni, kiu estas via plej ŝatata meksika verkisto, Kial? Estas vasta elektebleco: homoj kiuj verkas romanojn, poezion, dramojn, eseojn, Ĵurnalajn artikolojn, ktp. Ĉu venis al via penso Monsivais, Fuentes, Sabines, Paz, Poniatowska?

2) gramatikan temon: kiom utilaj estas la konjunkcioj, ĉu ne? Ili helpas nin kunigi, rilatigi frazojn, ideojn kaj krome plibeligi la paroladon-skribadon. Ĉu vi venos KAJ lernos kun ni? AŬ se vi preferas restu hejme, SED tie vi tediĝos!

Ni plulernu Esperanton kune en GDL!*

Somero alvenis, por pluraj estas ferioj, do estas bona momento por komenci aŭ plulerni ion. Inkludu en viajn planojn lernadi kaj praktiki Esperanton!

Ni renkontiĝos en dimanĉo, la 30an de julio je la 15ah en “El gato café”, kiu troviĝas en Madero 833, col. Americana, Guadalajara, Jalisco.

Ne gravas ĉu vi ĵus eksciis pri Esperanto, ĉu vi estas komencanto aŭ parolas ĝin delonge, ĉiuj estas kore invitataj.

Ĉu vi volas havi pliajn informojn kaj starigi dubojn aŭ demandojn? Skribu en nia Facebook grupo https://www.facebook.com/groups/185016611592440/

Ni atendas vin!

* Verkita de Mallely Martínez per informoj de anoj de Esperanto GDL.

Novan ŝancon por paroladi Esperanton en Monterrey*

Alvenis julio kaj ni denove havas la ŝancon revidi nin en Monterrey por ĝui la etoson de nia esperanta rondo. Ni renkontiĝos en sabato, la 15an de julio je la 16ah. en la “manĝareo” de plaza Garibaldi, kiu estas en:

Garibaldi #437 sur, inter la stratoj 5a kaj 15a de majo en la centro de Monterrey, Nuevo León.

Kion vi devas kunporti? Monon por pagi vian konsumon, malfermitan menson, neniun timon kaj multe da emo por profiti la tempon kaj paroladi en esperanto.

Komencantoj ne pensu plu pri la afero, integriĝu al la klubo Esperanto-MTY!

Ĉu duboj, komentoj? Skribu en nia Facebook-grupo https://www.facebook.com/groups/242535445792241/.

Ni atendas vin!!!

Verkis: Mallely Martínez. Organizas: Daniel Moreno.

Konversacia rondo en la Ĉefurbo de Meksiko, 8an de julio, 16ah.*

Venu al nia jam tradicia konversacia rondo en la ĉefurbo de la lando, kiel kutime, ĝi okazas la duan sabaton de ĉiu monato, do julie estos en la 8a je la 16ah, en la kafejo “La Tregua”, kies adreso estas: Calz. México-Tacuba 409, tre proksime de la metrostacio “Popotla”, linio #2 blua.

Partoprenu, konu novajn esperantoparolantojn, revidu geamikojn, ludu, amuziĝu, disvastigu la internacian lingvon kaj plibonigu vian lingvan nivelon!

Ĉifoje:

- Kiu estas via plej ŝatata meksika ĵurnalo, revuoĵurnalisto? Kial? Kion ili verkis? Ne gravas ĉu ĝi, li, ŝi estas dekstrema, maldekstrema aŭ se via prefero ne rilatas al politikinklino sed al specifaj kialoj. Konigu al ni simple viajn opiniojn!

- Nia gramatika esperanto-temo estos la “participoj”, por kelkaj unu el la eroj, kiuj apartenas al la “ne facilaj lernendaĵoj” de la internacia lingvo sed tre utila kaj lerninda. Venontsabate ni estos lernantaj la temon!

Venu al la kunveno de Esperanto GDL. 25an de junio, 15ah!*

Alproksimiĝas la fino de la monato kaj ni baldaŭ revidos nin por praktiki nian karan lingvon en Guadalajara.

Kiam? En dimanĉo, la 25an de junio je la 15ah.

Kie? En “El gato café”, kiu troviĝas en Madero 833, col. Americana, Guadalajara, Jalisco.

Kiuj? Ĉiuj kiuj parolas kaj / aŭ interesiĝas pri Esperanto.

Kial? Ĉar ni volas pasigi kune mojosan tempon, teni nian klubon kaj, kompreneble, la internacian lingvon vivaj.

Kiom? Ĉiu pagos sian konsumon, estas akcepteblaj prezoj.

Ĉu vi volas havi pliajn informojn kaj starigi dubojn kaj demandojn? Skribu en nia Facebook grupo https://www.facebook.com/groups/185016611592440/

Ĝis tiam!

Verkita de Mallely Martínez per informoj de anoj de Esperanto GDL.

Venontan sabaton Esperanto-MTY renkontiĝos en la urbocentro*

Malgraŭ Esperanto ne havas politikajn, religiajn, rasajn inklinojn ktp., ĝi estas por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri internacia kaj neutrala komunikado kaj ni ĝojas ke ankaŭ en tiaj spacoj oni volas koni pri nia bela lingvo.

Do ĉifoje oni invitis la klubon Esperanto-MTY renkontiĝi en la konstruaĵo de la politika partikomitato nomata “Encuentro social”, ĝi troviĝas en:

Santiago Tapia Poniente No. 214 kaj 216

Centro, Monterrey, NL.

La rendevuo estas en la venonta sabato, la 24an de junio je la 18ah. Bv. kunporti manĝaĵetojn, hispane “botanas”, por kundividi.

Konfirmu ĉeeston en nia Facegrupo https://www.facebook.com/groups/242535445792241/ , kie ankaŭ vi eblas starigi demandojn, komentojn kaj scii pli pri la afero. 

Venu al nia junia renkontiĝo en CDMX por kune lerni la internacian lingvon!*

Ne forgesu nian junian renkontiĝon, kiu okazos ĉefurbe de la lando, en sabato, la 10an de junio je la 16ah., ĉe la kafejo “La Tregua”, ĝi troviĝas tre proksime de la metrostacio Popotla, blua linio, #2. La ekzakta adreso estas: Calz. México-Tacuba #409, col. Popotla.

Kiel ĉiam ni havos interesajn parolotajn temojn:

- Kiu estas via plej ŝatata meksika komponisto aŭ kantisto? Kial?: Estas ja kelkaj famaj kaj eĉ internacie konataj, kiel Consuelo Velázquez kies kanzono “Bésame mucho” estis tradukita al pluraj lingvoj, inkluzive esperanto, aŭskultu belan version en la internacia lingvo ĉe: https://www.youtube.com/watch?v=iVr7uBfFp6A&feature=youtu.be

- Jes ja, nia esperanta temo ankaŭ ĉeestos nian kunvenon: ĉifoje ni re- ek- lernos interesajn vortojn nomataj  “nombraj”: ĉu bonus eki la taskon ĉirkaŭ la 17a kaj, se eblas, ĝis la 18a? Mi certas ke eĉ se la temperaturo estos super 30, nia lernokapablo bonos por tion fari.

Tuj ni revidos nin en “Libertad”, Esperanto GDL*

La klubo Esperanto GDL invitas vin al sia venonta renkontiĝo, kiu okazos tuj, tuj, en dimanĉo, la 21an de majo inter la 12ah. kaj 15ah en la kafejo "Libertad", kiu troviĝas ja la angulo de la stratoj Libertad kaj Progreso.

Por havi pli da informoj kaj starigi demandojn, bv. iri al la Facebook-paĝo de Esperanto GDL, https://www.facebook.com/groups/185016611592440/

Ne perdu la ŝancon praktiki esperanton vizaĝ’ al vizaĝ’ en juneca kaj amikema etoso, novaj participantoj, eĉ se komencantoj kaj aŭ interesitoj, ĉiam estas bonvenaj!

Venu kaj integriĝu al nia teamo!

*Verkita de Mallely Martínez per informoj de membroj de Esperanto GDL!

Esperanto-MTY kunvenos la 27an de majo je la 17ah.*

Pasigu agrablan tempon kun la anoj de la grupo Esperanto-MTY en sabato, la 27an de majo je la 17ah.  

Ni renkontiĝos, kiel en pasinteco, ĉe nia kara Denice en hejma, ĝua kaj komforta etoso. La adreso estas:

Peñuelas 313

Jardines de la Pastora

Guadalupe, Nuevo León

Kial indas partopreni? Ĉar tiel ni povos

- kune lerni,

- praktiki buŝe la lingvon,

Ni vidos nin la 13an de majo en la Ĉefurbo de Meksiko por praktiki Esperanton*

Memoru ke en la venonta sabato, la 13an de majo ni havas rendevuon por praktiki Esperanton, ĝui, ludi, koni novajn homojn kaj interesajn temojn.

Kiam? Tiam, je la 16ah. Kie? Tie, kiel ĉiam, en “la Tregua”: Calz. México-Tacuba 409. Col. Popotla, tre proksime de la metroo “Popotla”, blua linio.

Ĉifoje

- Diru nin, kiu(j) estas via(j) plej ŝatata(j) meksika(j) filmo(j), aktoro(j) aŭ reĝisoro(j)? Ne gravas ĉu via preferata apartenas al la nomata “orepoko de la meksika kino” aŭ al la “nova meksika kino”, simple ni parolu, interŝanĝu, kundividu ideojn, preferojn kaj sciojn!

Ni informu pri Esperanto en internacia etoso en Querétaro*

ESPERÉTARO invitas vin partopreni kun ni en la 10a Festivalo de Eksterlandaj Komunumoj en Querétaro, ĝi okazos inter la 28a de aprilo kaj la 1a de majo en la stadiono “Corregidora”, oni atendas la viziton de pli ol 70mil homoj.

Kion ni faros? Specife en vendredo, la 28an de aprilo, ni disvastigos Esperanton donante skribajn kaj buŝajn informojn en tia kultura okazaĵo, en kiu partoprenos amaso da lokanoj sed ankaŭ fremduloj de tre diversaj landoj.

Ĉu vi pretas akompani nin? Perfekte! Atentu ke ni renkontiĝos en la biblioteko Gómez Morin je la 13ah. por kune iri tien. Se eblas, vestu vin per iu Esperanta t-ĉemizo por tiri la atenton de niaj viktimoj kaj ne forgesu kunporti 25 meksikajn pesojn por via enirejo al la stadiono.  

Ĉu duboj, demandoj? Skribu al informacion@esperanto-mexico.org aŭ voku al 442 3525 330

Esperanto-MTY havos kunvenon en la 22a de aprilo, 15ah.*

Ĉu vi ĝuis la pasintan kunvenon de la grupo Esperanto-MTY? Ĉu vi pretas ĉeesti la venontan? Do komencu plani vian partoprenon! Ĝi okazos en sabato, la 22an de aprilo je la 15ah., ĉifoje ni manĝos kune en la restoracio Sanborns, en la centro de la urbo. La ekzakta adreso estas:

Mariano Escobedo sur no. 920

Col. Centro, Monterrey, NL.

Ĉu vi havas dubojn aŭ volas havi pliajn informojn? Do skribu en nia grupo en Facebook https://www.facebook.com/groups/242535445792241/ aŭ sendu telefonan mesaĝon al 811 900 0829.

Paĝoj

Subscribe to Renkontiĝoj - Naciaj