Sukcese ni venas al la lasta monata renkontiĝo de 2016, esperante ke 2017 estu tiom bona por praktiki la internacian lingvon kiel tiu ĉi jaro.
Venu sabate, la 10an de decembro je la 16ah. al kafejo “La Tregua”, kiu estas en: Calz. México-Tacuba 409, tre proksime de la metroo “Popotla”, linio blua, en la ĉefurbo de la lando.
Ĉiuj rajtas partopreni, fluparolantoj, komencantoj, komencintoj de esperanto kaj tiuj, kiuj interesiĝas pri la lingvo.
Ĉifoje ne estos kutima renkontiĝo, ne estos ĉefa temo kaj ne akompanos nin la motoro de la konversaciaj rondoj, t.e. nia diligenta Ana Luisa Velasco ne ĉeestos ĉar tiam ŝi prezentos lingvan ekzamenon por atesti siajn konojn de Esperanto. Gratulon kaj bonŝancon al vi Anita!
Anstataŭos ŝin nia kara Víctor Sombra, al kiu vi povas starigi movadajn, gramatikajn, bagatelajn demandojn, kompreneble ĉiam estos ŝanco konatiĝi kun novaj anoj de la rondo.