Renkontiĝoj - Naciaj

Renkontiĝu kun ni kaj praktiku Esperanton en DF, 12a de oktobro 13a hr.

Ni invitas vin al la renkontiĝo, kiu okazos la sabate, la 12an de oktobro je la 13ahr. en la restoracio de la hotelo “Isabel”, kiu troviĝas en Isabel la Católica #63, historia centro. La plej proksima metrostacio “Isabel la Católica”, linio 1, kiu iras de Observatorio al Pantitlán.

Profitu, paktiku la lingvon, plibonigu vian lingvan nivelon kaj pasu agrablan tagon!!!!

Ĉifoje akompanos nin Juan Sebastián Quintero el Kolombio, krome, vi povos profiti kaj fari vian aliĝon al 13a Meksika Esperanto-Kongreso, kiu okazos venontmonate. Kiel ĉiam, ĉiu pagos sian manĝon.

Ĉu demandoj? Skribu al informacion@esperanto-mexico.org aŭ poŝtelefonu al 5540931627

Partoprenu kaj integriĝu al nia teamo!!!!

Mondan Tagon de Instruistoj festos meksikanoj en Querétaro

Okaze de la Monda Tago de Instruistoj, kiun oni festas ĉiun 5an de oktobro laŭ la proklamo de UNESKO en 1994, la Esperantistaj geinstruistoj de Meksiko renkontiĝos venontan sabaton en la urbo Santiago de Querétaro.

Ĉiu homo, kiu instruis, instruas aŭ baldaŭ instruos la Internacian Lingvon estas kore invitataj por kunvivi, kundividi spertojn, montri materialon kaj plani kune strategiojn por plibonigi tiun gravan branĉon de la movado en nia lando.

Dato: sabate la 5an de oktobro 2013.

Horaro: inter la 14a kaj 19a, ne eblas resti pli da tempo en la renkontiĝejo.

Loko: Altamirano #40 norte, Centro de Querétaro. Se vi ne scias kiel alveni, ni renkontiĝos ĉe la “Plaza de Armas” je la 13a:50.

Kotizo por luado de seĝoj, tabloj, manĝo kaj trinkaĵoj: $75.00 (sepdek kvin meksikaj pesoj)

Venu al nia renkontiĝo en Guadalajara, 28an de septembro!

Ĝi estos en la domo de Alan kaj komenciĝos je la 18ah.

La adreso estas:

Tlaxcala #1786 A

Mezquitán Country

Guadalajara

Bv. kunporti manĝaĵojn kaj trinkaĵojn por kundividi kaj ankaŭ bonus se vi povas kunporti tabloludojn.

Por havi aktualajn informojn pri la evento bv. iri al la sekva paĝo https://www.facebook.com/events/1424273144450871/?ref_dashboard_filter=upcoming

Renkontiĝo en Tecámac, dimanĉe, la 22an de septembro, je la 10a

Okaze de la Internacia Tago de Paco, ni renkontiĝos en Tecámac, Estado de México por festi, praktiki kaj ĝui kune tiun tagon.

La renkontiĝejo estos la subsidejo de MEF, akompanos nin Christine Theano el Haitio. Tiam la homoj ankaŭ havos la eblon pagi la kongreskotizon de la 13a MEK kaj ekscii pri kelkaj el la programeroj de tiu nacia evento.

Partoprenu!!!!

La rendevuo estos je la 10a mantene. Vi nur devas kunporti ion por trinki – manĝi, ekzemple fruktojn, arakidojn, frititajn terpomojn, sandviĉojn, biskvitojn, picon, hamburgerojn, desertojn, ktp.

Adreso:

Union, mz. 47, lt. 10

Sta. Ma. Ajoloapan

Tecámac, Estado de México

Poŝtel. 5514753963

13a Meksika Esperanto-Kongreso, Ĉefurbo de Meksiko, novembre 2013*

La 13a Meksika Esperanto-Kongreso (13a MEK), kies temo estas: "Agadoj por pli bona mondo", okazos inter la 15a kaj 18a de novembro, en la “Escuela de Estudios Superiores Regina”, kiu troviĝas centre de la Ĉefurbo de Meksiko.

Ni celas kunigi la nacian esperantistaron kaj allogi la partoprenon de eksterlandaj esperantoparolantoj tiel ke la kongreso estu internacia, kia la lingvo estas, tamen la plej grava celo estas kune sekvi la planadon de naciaj agadoj kaj de internacia kunlaboro, plibonigi la Esperantajn konojn de la partoprenantoj kaj daŭrigi la laboron, kiu komenciĝis en 2008 en la Fakultato pri Lingvoj de la UABC (Universidad Autónoma de Baja California) kaj en 2011 en UAQ (Universidad Autónoma de Querétaro) rilate al la oficiala enkonduko de Esperanto kaj la atingitajn rezultojn en aliaj edukaj institucioj de la lando.

Pro tio, Meksika Esperanto Federacio kaj la organiza teamo decidis kunigi fortojn por kundividi kaj interŝanĝi konojn, spertojn kaj alveni al konkludoj, kiuj povus impulsi la disvolvigon de la movado Esperanta en Meksiko.

Renkontiĝo en Mérida, sabate la 29an de junio je la 16a horo.

Ni invitas vin al la renkontiĝo, kiu okazos sabate la 29an de junio je la 16a h. en la restoracio "Amaro", ĝi estas sur la strato 59 #507 X 60 y 62, en la Centro de Mérdia, Yucatán. Ĉifoje manĝos kun ni esperantoparolantoj el diversaj partoj de la lando. Venu kaj praktiku la lingvon kun ni!

Renkontiĝo en Oaxaca, merkrede, la 19an de junio kaj sabate la 22an

Anoj de la Esperanta klubo - Oaxaca renkontiĝos merkrede la 19an de junio je la 18a:30 ĉe Sto. Domingo, apud la turisminformeja kiosko por kune kafumi kaj praktiki nian belan lingvon kune kun vizitanto el Nezahualcóyotl.

Aliflanke sabate, la 22an ili ankaŭ kunvenos je la 17a:30 en kutima loko, tio estas, la biblioteko de la "Centro Académico y Cultural San Pablo" kiu troviĝas en: Independencia #904, centro. Estu tenta pri niaj informoj, ĉar plej eble venontan dimanĉon ni promenos tra la urbo kun E-parolanto el Usono. Se vi volas scii pli, bv. voki al sekva poŝtelefonnumero 951 118 1124. PARTOPRENU!

Praktiku Esperanton en DF, sabate la 15an de junio 17h.

Ni invitas vin al la renkontiĝo, kiu okazos la venontan sabaton, la 15an de junio je la 17a:00 hr. en la restoracio “Vips Copilco”, kiu troviĝas en Eje 10 Copilco, esq. Av. Universidad, la metrostacio pli proksima estas “Copilco”, linio 3, kiu iras de Indios Verdes al Universidad.

Profitu, paktiku la lingvon kaj plibonigu vian lingvan nivelon!!!!

Kiel ĉiam, ĉiu pagos sian manĝon, Vips havas vespermanĝojn, kiuj kostas ekde $39.00 (tridek naŭ meksikajn pesojn), oni servas vespermanĝon ekde la 18a h.

24an de majo ni vespermanĝos kune en Distrito Federal

Ni invitas vin al la renkontiĝo, kiu okazos la venontan vendredon, la 24an de majo je la 17a:45 hr. en la restoracio “Vips Cuauhtémoc”, kiu troviĝas en Av. Cuauhtémoc #19 local A, Col. Roma, tre proksime de la metrostacio “Cuauhtémoc”, linio 1, kiu iras de Observatorio al Pantitlán.

Profitu, paktiku la lingvon, revidu amikojn kaj trovu novajn!!!! Ĉifoje ni havos la ĉeeston de Alfredo Portillo kiu vizitas nin el Venezuelo.

Kiel ĉiam, ĉiu pagos sian manĝon, Vips havas vespermanĝojn, kiuj kostas ekde $39.00 (tridek naŭ meksikajn pesojn).

Ĉu demandoj? Skribu al informacion@esperanto-mexico.org aŭ poŝtelefonu al 5514753963 kaj ne forgesu konfirmi vian ĉeeston en la paĝo de la Federacio ĉe Facebook https://www.facebook.com/events/128977883968779/

Partoprenu kaj integriĝu al nia teamo!

Vendrede, la 17an de majo estos renkontiĝo en la Ĉefurbo de Meksiko

Meksika Esperanto Federacio invitas vin al la renkontiĝo, kiu okazos la venontan vendredon, en la 17a de majo je la 17a:45 hr. en la restoracio “Vips Cuauhtémoc”.

Praktiku la lingvon kaj trovu amikojn!!!! Ĉifoje ni parolos pri la KER ekzamenoj, kiuj okazos venontjunie.

Ĉu demandoj? Skribu al informacion@esperanto-mexico.org kaj ne forgesu konfirmi vian ĉeeston en la paĝo de la Federacio ĉe Facebook https://www.facebook.com/events/487823947957870/

Renkontiĝoj de la Oaxaca Esperanto-Klubo

Oaxaca Esperanto-Klubo invitas vin partopreni en siaj renkontiĝoj, kiuj okazas almenaŭ dufoje en la monato, ili estas en la biblioteko de la “Centro Académico y Cultural San Pablo” kiu troviĝas en: Independencia #904, Centro.

La venontaj estos la 23an de februaro kaj 9an de marto je la 17a:30 hr.

Se vi volas scii pli pri aktivecoj, datoj, horoj, ktp.Bv. skribi al oaxaca@esperanto-mexico.org aŭ telefonu al Gaby Reyes, ŝia poŝtelefono estas 951 118 11 24

23an de februaro, renkontiĝo en la ĉefurbo de la lando

Meksika Esperanto Federacio invitas vin al nia venonta renkontiĝo, kiu okazos la sekvan sabaton, la 23an de februaro je la 14a h. en la restoracio “Don Melchor”, kiu troviĝas en Plaza Melchor Ocampo #12 esq. Rio Nazas, Col. Cuauhtémoc, México D.F. Don Melchor troviĝas relative proksime de la “Diana Cazadora”, la plej proksima metrostacio estas “Sevilla”, linio 1, kiu veturas de Observatorio al Pantitlán.

Praktiku Esperanton, renkontu geamikojn!!!! Tiun ĉi fojon akompanos nin Mirka Miroslava el Ĉeĥa Respubliko, kiu tiam festos sian naskiĝtagon.

Renkontiĝo en Distrito Federal, 26an de januaro je la 13a h.

Meksika Esperanto Federacio invitas vin al ia venonta renkontiĝo, kiu okazos la sekvan sabaton, la 26an de januaro je la 13a h. en la restoracio “Don Melchor”, kiu troviĝas en Plaza Melchor Ocampo #12 esq. Rio Nazas, Col. Cuauhtémoc, México D.FDon Melchor troviĝas relative proksime de la “Diana Cazadora”, la plej proksima metrostacio estas “Sevilla”, linio 1, kiu veturas de Observatorio al Pantitlán.

Praktiku Esperanton, renkontu geamikojn!!!! Eble akompanos nin Esperantoparolantoj, kiuj venas el Brazilo kaj Germanio.

Kiel ĉiam ĉiu pagos siajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, la manĝo estas bonkvalita kaj ne multekosta. Kompleta manĝo kostas ĉ. $60.00 (meksikajn pesojn).

Zamenhof-Tago en Cholula, Puebla, 15-a de decembro, 9-a horo

Esperanto Puebla renkontiĝos por festi la 153-an datrevenon de la naskiĝo de Zamenhof. Kun vi ni ŝatus manĝeti aŭ trinki varman ĉokoladon ĉe la centra placo de San Pedro Cholula (Zócalo) ekde la 9-a horo en la

Churrería “Las Duyas”
Portal Guerrero #15
Col. Centro
Zócalo de San Pedro Cholula

Dum la renkontiĝo ni povos konatiĝi. Depende de la situacio ni decidos pri estontaj renkontiĝaj lokoj, tagoj kaj horoj. Ni daŭrigu dividi la idealon de Esperanto.

Ĉiuj estas bonvenaj: parolantoj, lernantoj, interesitoj, scivolemuloj kaj akompanantoj.

Se vi ŝatus havi pliajn informojn, bv. voki al la poŝtelefono 222-607-1953. aŭ skribi tekstmesaĝeton.
Ni ĝojas renkonti vin!!

Festu kun ni la Zamenhofan Tagon: Oaxaca Esperanto-klubo invitas!

Plezure ni informas vin ke la Oaxaca Esperanto-Klubo havos renkontiĝon kun la celo festi la Zamenhofan Tagon. La okazaĵo estos sabate, la 15an de decembro je la 17a horo en “Equinoxxio Café” , ĝi estas en:

Calz. Madero #129
Inter Soriana Madero kaj la hotelo “Del Árbol”
Centro
Oaxaca, Oaxaca

La eventon ni publikigis ĉe facebook: http://www.facebook.com/events/136964519790578/

Ĉu demandoj, duboj? Skribu al oaxaca esperanto-mexico.org

ĈIUJ ESTOS BONVENAJ, kaj parolantoj de la lingvo kaj interesitoj!

Paĝoj

Subscribe to Renkontiĝoj - Naciaj