Ĉar ni konscias pri la graveco plifortigi la rilaton inter la membroj de la asocio kaj ĝenerale de la Esperantoparolantoj kaj homoj, kiuj interesiĝas pri la lingvo, ni decidis organizi semajnfinan renkontiĝon, inter la 15a kaj 17a de novembro, en natura kaj alloga loko por kunvivi, praktiki kaj (plu)lerni la lingvon.
Temas pri Río Verde, SLP, kie la partoprenantoj povos ĝui kaj la urbeton, kaj proksimajn turismaĵojn kiel la faman lagunon “Media Luna” / “Duona Luno”.
La ĉefa renkontiĝejo estos la kabanaro “Paraíso Aventura”, kie la homoj povos tranokti en unu el la kabanoj, praktiki sportojn, naĝi, bicikli, grimpi, uzi la nomatan “tirolesa”, ktp.
La prezoj estas la sekvaj en kabano “estándar” por ĉiu nokto:
- 2 homoj: $900.00
- 3 homoj: $1200.00
- Inter 4 kaj 6 homoj: $1500.00
En ĉiu kabano estas: