Retejo de la Amerika Komisiono

Ameriko.org estas la enirpordo de Esperanto en Ameriko. En la retejo vi trovos informojn pri la amerika Esperanta movado kaj pri la Amerika Komisiono de UEA. Enestas raportoj pri diversaj agadoj, informoj pri la unuopaj landaj movadoj kaj renkontiĝoj. En la parto pri la Amerika Komisiono oni detale informas pri la celoj de la komisiono. La Amerika Komisiono estis starigita de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en 1994, dum la 79-a Universala Kongreso de Esperanto, en Seulo, por prizorgi la E-movadon en amerikaj landoj. Ĝi intensigas la kunlaboron inter la landaj movadoj en Ameriko kaj dediĉas specialan atenton al grupoj kaj izoluloj en landoj kie ankoraŭ ne ekzistas memstara movado. Grava celo estas varbi donacojn por la Amerika Fondaĵo.

Categorías: