Rezultoj de lotumado dum Z-tago por aktivaj membroj de MEF

Kiel kutime, Meksika Esperanto Federacio volis dorloti la aktivajn membrojn, kiuj loĝas en diversaj provincoj de la lando kaj kiuj, plej eble pro malproksimeco, ne povis ĉeesti la Z-tagofeston okazinta antaŭ semajno en la ĉefurbo de Meksiko.

Tial nun plaĉas al ni anonci ke la gajnintoj de la librolotumado estas la sekvaj homoj:

Miguel Ángel Rocha el Tijuana, Baja California

Juan Jacobo Schmitter el Chetumal, Q. Roo

Ana Fabiola Magaña el Guadalajara, Jalisco

Juan Emmanuel Almazán el Guadalupe, Nuevo León

Ramón Correa el San Juan del Río, Querétaro

Mario Ernesto Meneses el Tlaxcala, Tlax.

Do ni petas ilin kontakti nin al estraro@esperanto-mexico.org por kunakordi pri la sendado de la donaco.

GRATULON AL ILI KAJ DANKON PRO LA APOGO AL MEF DUM 2016!

Categorías: