Universala Kongreso de Esperanto 2020 en Montrealo, Kanado!*

Multaj personoj aliĝis al la UK-2020 en Montrealo, Kanado (de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2020), la aliĝilo jam disponeblas. La prezo en tiu ĉi unua aliĝperiodo, (ĝis la 31-a de decembro 2019) por meksikanoj, individuaj membroj de UEA estas 145 eŭroj, la prezo altiĝos ĝis 180 eŭroj en la dua aliĝperiodo kaj ĝis 215 eŭroj en la tria aliĝperiodo.

La UK 2020 en Montrealo estas notinda el multaj vidpunktoj… urbo de pli ol unu miliono da loĝantoj (kvar milionoj en la tuta regiono) kaj unu el la plej malnovaj kaj vizitindaj urboj en Nord-Ameriko, estas perfekta loko por kongresumi: unu el la plej popularaj nord-amerikaj urboj por turismo (mondfamaj muzeoj, arkitekturo kaj vidindaĵoj), la ĉefe franclingva metropolo de Kebekio, ĝi ebligas facile elturniĝi france kaj angle (foje ankaŭ alilingve) kaj estas aparte konscia pri la aferoj rilataj al lingvaj rajtoj kaj lingva justeco.

La kongresejo estas la hotelo Sheraton, urbocentre -- apud du gravaj metrolinioj kaj la centra trajnstacio – ĝi estos perfekta de logistika vidpunkto: ĉiuj programeroj okazos en unu loko. UEA negocis bonan prezon por la kongresanoj.

La temo de la kongreso -- "UN 75-jaraĝa: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo" -- estas tre favora al la kreo de diversaj strategiaj aliancoj kun similpensantaj individuoj kaj organizoj. Samtempe kun la UK en Montrealo okazos indiĝena festivalo, tiel ke la kongresanoj povos aparte bone konatiĝi kun indiĝenaj kulturoj de Kanado: la temo, kiun la LKK ankaŭ substrekos per serio de prelegoj, atelieroj kaj arto (ekz., filmoj). La LKK promesas aparte riĉan artan programon, kun konataj steluloj de Esperantujo kaj novaj “juveloj”, kaj multajn belegajn ekskursojn, antaŭ- kaj postkongresajn (interalie, al Niagaraj Akvofaloj, Otavo kaj Toronto, kaj pli ol 400-jara Kebekurbo), kaj multajn tipe kebekiajn spertojn, kiel manĝo en sukerkabano: loko, kie oni servas pladojn kun fama kebekia acersiropo.

La aliĝilo estas havebla ĉe https://uea.org/kongresoj/alighilo.

Pli da informojEsperanto2020.ca | facebook.com/Montrealo.kongreso | videa invito al la UK | Prezentaĵo | Gazetaraj reeĥoj

Memoru ke Meksika Esperanto Federacio (MEF) povas helpi vin fari la aliĝon al UK kaj ricevi viajn pagojn, se vi interesiĝas pri tio, bv. skribi al estraro@esperanto-mexico.org

* Informoj prenitaj de Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro. 835. La teksto estis resumita por plifaciligi la legadon, ni nur detaligis la koston por meksikanoj kaj informis kiel MEF povas helpi en la enskribon al 105a UK (2020). La kompletan tekston vi trovos ĉe: https://uea.org/aktuale/komunikoj/2019/UK-2020-aligxu-dum-la-unua-plej-avantagxa-aligxperiodo