Valoras peni por partopreni Universalajn aŭ Internaciajn Kongresojn*

Mi ĉeestis du universalajn kongresojn (UK) en mia vivo. Dum 2010 mi iris al Kubo kaj dum 2015, al Francio. Tio, kion mi spertis en ĉi tiuj du gravaj esperanto-aranĝoj restis kiel instigilo al mia daŭra deziro partopreni ne nur tiajn grandajn internaciajn sed aliajn pli malgrandajn eventojn en Esperantujo.

Turismado en kongresaj urboj plifaciliĝas

Kvankam en Kubo oni parolas la hispanan same kiel en Meksiko kaj estas iomete da simileco inter niaj kulturoj, komence de mia restado en la ĉefurbo Havano, mi sentis min iom nervoza ĉar temis pri nova loko por mi. Bonŝance tuj mi trovis kubajn amikojn, kiuj faciligis promenadon al ni tra lokoj ne tiom konataj de turistoj, tamen belaj, buntaj kaj tiel ni, aventuremaj vizitintoj, kapablis gustumi la lokan vivon.

Alia afero kiun mi neniam forgesos estas tio ke iun tagon, kiam dezirante reveni al nia loĝejo el la plaĝo, niaj novaj esperantistaj amikoj unue certiĝis ke la ŝoforo de taksio donu al ni ĝustan prezon ĉar relative ofte okazis ke kiam lokanoj rimarkis ke ni estas fremduloj, ili petis pli da mono ol kutime.

Esperantujo estas ankoraŭ eta mondo, kaj mi povas diri ke dum UK ĉiuj esperantoparolantoj povas pli malpli facile esti identigitaj. Mi sentis min tute sekura marŝante kune kun lokanoj sur komunaj stratoj, veturante enbuse tra Havano ĉar mi fidis je ili.

Oni plibonigas siajn lingvokapablojn

Kion mi ankaŭ ŝatas pri eventoj kiel UK estas tio ke oni ĉiam trovas homojn kiuj deziras komunikiĝi aŭ kaj helpi vin komunikiĝi, oni ne primokas sed aŭskultas vin. Tial oni sentas komforton, ĉar oni ne sentas sin izolita. Dum mia sperto en Lille, la franca urbo kie okazis la 100a UK, mi ĉiam trovis homon kun kiu mi povis babili, ludi, manĝi, drinki, kanti kaj tiel plu uzante Esperanton.

Kiam oni lernas lingvon, unu el la ĉefaj celoj devus esti konatiĝi kun homoj, kiuj ĝin ankaŭ parolas kaj interagi kun ili, tial mi pensas ke la lingvo pli bone eniros en la kapon kaj en la vivon, ĉar oni fakte ne nur konas sed uzas ĝin. UKoj, dank' al nekredebla amaso da ĉeestantaj homoj, dezirantaj kundividi kun aliaj, donas vere profiteblan ŝancon plialtigi niajn kapablojn paroli lingvon kiel la Internacian. 

Ĉu oni kontribuas al la movado?

Jes! Ĉar oni helpas videbligi nian komunumon, amaskomunikiloj ĝenerale diskonigas la eventon enlande kaj kelkfoje internacie, aliflanke en la kongreseja regiono lokanoj kaj aliaj vizitantoj vidas ke grupoj multfoje divserformitaj ariĝas kaj kune marŝas parolante solan lingvon. Iam en Lille, Francio, vojaĝante el la kongresejo per metroo, mi kaj miaj kunĉambranoj renkontiĝis kun agrabla virino, kiu post scivolemaj alrigardoj demandis nin de kie ni venis, kion ni faris en la urbo, kaj tiel plu. Mi certe memoras ŝian surpizigitan vizaĝon kiam ni rakontis al ŝi unue pri la internacia kongreso kaj poste pri nia komuna lingvo.

En Havano en 2010, kadre de ILEI seminario kaj ĝuste antaŭ UK, alia interesa, kundividinda sperto okazis al partoprenantoj. Ni montris librojn, mapojn, manĝaĵojn kaj aliajn aferojn pri kaj el niaj tre diversaj landoj, ni konektiĝis kun la lokanoj, kiuj venis kaj lernis pri tiuj lokoj. Mi bone memoras ankaŭ ke eĉ kun vizitantoj de aliaj partoj de la insulo mi babiletis pri tio. Tiu fakto estis tre kortuŝa sperto ĉar por mi tio signifis valoran ŝancon por homoj, kiuj tiam eble ne alimaniere povintus konatiĝi kun la ideo de fremda kaj fratiga lingvo.

Eble legante ĉi tion vi memoris viajn proprajn spertojn dum via unua, dua aŭ dekunua UK kaj ŝatus havi novajn travivaĵojn. Eble vi neniam partoprenis tian aŭ aliajn internaciajn aranĝojn sed ŝatus. Do kial ne pretigi vojaĝon tuj al la ĉijara, promesplena kongreso en Seulo, Koreio? Ĉu eble venontan jaron en Lisbono? Nur mi povas diri ke rekomendida estas viziti internaciajn Esperantajn renkontiĝojn, certe vi ne pentos. Mi esperas havi la bonŝancon renkonti vin en unu el tiaj eventoj!

Verkis: David López Rueda.