Venontan sabaton Esperanto-MTY renkontiĝos en la urbocentro*

Malgraŭ Esperanto ne havas politikajn, religiajn, rasajn inklinojn ktp., ĝi estas por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri internacia kaj neutrala komunikado kaj ni ĝojas ke ankaŭ en tiaj spacoj oni volas koni pri nia bela lingvo.

Do ĉifoje oni invitis la klubon Esperanto-MTY renkontiĝi en la konstruaĵo de la politika partikomitato nomata “Encuentro social”, ĝi troviĝas en:

Santiago Tapia Poniente No. 214 kaj 216

Centro, Monterrey, NL.

La rendevuo estas en la venonta sabato, la 24an de junio je la 18ah. Bv. kunporti manĝaĵetojn, hispane “botanas”, por kundividi.

Konfirmu ĉeeston en nia Facegrupo https://www.facebook.com/groups/242535445792241/ , kie ankaŭ vi eblas starigi demandojn, komentojn kaj scii pli pri la afero. 

Kaj memoru ke vi povas iri sola aŭ kun akompananto(j), ne gravas ĉu vi estas komencanto aŭ bone parolas la lingvon, kiel ni diris: “esperanto estas por ĈIUJ…” Do ni kune malfermu pordojn kaj diskonigu Esperanton ĉie!

* Verkis Mallely Martínez. Organizas: Israel García.

Categorías: