Venu al la Nordamerika Somera Kursaro de Esperanto inter la 4a kaj 13a de julio!*

La Nordamerika Somera Kursaro de Esperanto, NASK 2017, revenos al Universitato William Peace en Raleigh,  Norda Karolino la kvaran fojon.  Du elstaraj eksterlandaj instruistoj akceptis la inviton partopreni:  Katalin Kovats (Hungario/Netherlando) instruos en la Supera Nivelo, kaj ŝia edzo Sylvain Lelarge (Nederlando/Francio) instruos en la Meza Nivelo.  Ili ambaŭ instruis kiam la kursaro okazis en Brattleboro, Vermonto ĉe la Altlernejo de Internacia Trejnado (School of International Training) en 2006. Lee Miller (Usono) instruos en la Post-Baza nivelo.

Ĝuste antaŭ NASK okazos la Landa Kongreso de Esperanto-USA, samloke tiel ke oni povos veni por la Kongreso kaj resti por NASK. La kongresaj datoj estos 30 junio-3 julio. Studantoj por NASK alvenos la 4an de julio kaj foriros la 13an; lecionoj okazos de la 5a ĝis la 12a. Vespere de la alventago, studantoj povos spekti  la piroteknikaĵojn en la urbcentro.  (La Universitato William Peace estas je promendistanco, kaj la artfajraĵoj estas videblaj de la kampuso). 

Dum la 8 tagoj de instruado, lecionoj okazos matene, kaj estos ankaŭ diversaj aliaj aktivaĵoj kaj programoj posttagmeze kaj vespere: prezentadoj, esplorado de la belaj muzeoj, butikoj kaj restoracioj de la urbo, ĉio en piedira distanco de la kampuso. La baza kosto por 8-taga NASK estas $790--loĝado, manĝado, kaj instruado.   Estas aliaj eblecoj por lokanoj kiuj ne loĝos ĉe la universitato.  Petu la registrilon ĉe: eddyellen@aol.com aŭ vizitu: http://nask.esperanto-usa.org/venonta.

* Informoj donitaj de organizantoj de NASK.