Venu al la unua konversacia rondo de 2020 en CDMX!*

Esperantoparolantoj de la ĉefurbo de Meksiko (CDMX) invitas vin al sia unua renkontiĝo de la jaro, kiu okazos en la venonta dimanĉo, la 12an de januaro je la 16ah. en la rápida manĝaĵareo de "Galerías Plaza de las Estrellas", kies adreso estas: Circuito interior 193, col. Verónica Anzures.

Ne gravas ĉu vi ĵus eksciis pri la lingvo, ĉu vi estas komencanto aŭ flua parolanto de esperanto, ĉiuj estas kore invitataj. La celo estas praktiki la lingvon kaj integri novajn elementojn al la grupo, tiam ankaŭ estus bona eblo por aliĝi al Meksika Esperanto Federacio kaj/aŭ al Universala Esperanto Asocio. Via(j)n membreco(j)n vi povas transdoni al la ĉefa respondeculo de la renkontiĝo.

Ĉu demandoj, duboj? Skribu al estraro@esperanto-meksiko.org aŭ sendu nur poŝtelefonan mesaĝon al 55 4811 5744

Venu kaj integriĝu al nia teamo!

* Organizas: Meksika Esperanto Federacio. Respondecas: Araceli Aguilar. Bildo: Gabriel Zúñiga.

 

Categorías: