Venu al nia junia renkontiĝo en CDMX por kune lerni la internacian lingvon!*

Ne forgesu nian junian renkontiĝon, kiu okazos ĉefurbe de la lando, en sabato, la 10an de junio je la 16ah., ĉe la kafejo “La Tregua”, ĝi troviĝas tre proksime de la metrostacio Popotla, blua linio, #2. La ekzakta adreso estas: Calz. México-Tacuba #409, col. Popotla.

Kiel ĉiam ni havos interesajn parolotajn temojn:

- Kiu estas via plej ŝatata meksika komponisto aŭ kantisto? Kial?: Estas ja kelkaj famaj kaj eĉ internacie konataj, kiel Consuelo Velázquez kies kanzono “Bésame mucho” estis tradukita al pluraj lingvoj, inkluzive esperanto, aŭskultu belan version en la internacia lingvo ĉe: https://www.youtube.com/watch?v=iVr7uBfFp6A&feature=youtu.be

- Jes ja, nia esperanta temo ankaŭ ĉeestos nian kunvenon: ĉifoje ni re- ek- lernos interesajn vortojn nomataj  “nombraj”: ĉu bonus eki la taskon ĉirkaŭ la 17a kaj, se eblas, ĝis la 18a? Mi certas ke eĉ se la temperaturo estos super 30, nia lernokapablo bonos por tion fari.

- Kien ni iros ĉifoje? Malproksimen!!! Ni faros ŝajnvojaĝon al Aŭstralio, unu el la plej grandaj landoj de la mondo, kiu havas limojn kun neniu nacio, kies loĝantardenseco estas ege malalta, nur 3 enloĝantoj en ĉiu km2.

Ĉu ni vizitos koalojn? Jes, sed certe tiam ili dormos.

ĉu ni iros al plaĝo? Jes, sed ni devas bone cerbumi, kiun ni vizitos ĉar la lando havas tiom da marbordo ke ni devus resti dekojn da jaroj por koni ĉiujn, krome ni devas atenti multe pri la Sydney araneo, kiu estas unu el la plej letalaj en la mondo.

Ĉu ni havos tempon por iri al dezerto? Eble, konsiderante ke triono de la lando estas dezerto… tamen memoru ke en Aŭstralio troviĝas tre danĝeraj serpentoj.

Sed… kanguruojn ni rigardos ĉu? Mi ne komprenas :)!!! Sed tion, kion ni certe tie vidos, estas ŝafoj kaj aliaj esperanto-parolantoj.

Memoru! La venonta renkontiĝo okazos la 8an de julio.

Ĉu vi estas komencanto? Akompanu nin! Ni helpas vin paroli, perdi la timon kaj integriĝi al la teamo.

Se vi havas dubojn, bv. sendi mesaĝon aŭ poŝtelefoni al 5540043941.

Bonvenon!

* Verkis: Mallely Martinez. Organizas: Ana Luisa Velasco.

Categorías: