San Luis Potosí
Estas la ĉefurbo de la meksika ŝtato kun la sama nomo, lokiĝita nordoriente de la lando. En la jaro 2005, ĝi havis proksimume 800,000 loĝantojn, sed en ĝia metropola zono vivis 1’085,000 da personoj.
Ĝi estis fondita kiel vilaĝo en la jaro 1592 kiam grupo de tlaskaltekaj kaj purepeĉaj familioj alvenis al la valo de ‘Tangamanga’ kune kun la kapitano Miguel Caldera kaj kun kelkaj franciskanaj monaĥoj por popolumi ĝin. Dum tiuj jaroj la diversmetalajn minejojn volis esplori kaj ekspluatadi la novaj loĝantoj.
Oni povas ankoraŭ vidi kaj viziti la ‘Sep Antikvajn Kvartalojn’ kiuj iam formis ĉi tiun vilaĝon, unue nomita “San Luis Mesquitique” kaj poste “San Luis del Real de Minas del Potosí”. Ĉi tiuj sep kvartaloj ĉirkaŭas la urbocentron kie lokiĝas la plej malnovaj konstruaĵoj de la urbo, kunvivantaj kun la modernaĵoj. Tie ankaŭ troviĝas la Palaco de la Registraro, diversaj religiaj temploj, la Autonoma Universitato, muzeoj, artaj kaj kulturaj domoj, lernejoj, magazenoj kaj belegaj ĝardenoj.
Ĉar la urbo kreskadas, for de la sep antikvaj kvartaloj estas la nova parto de San Luis. Tie loĝas la plejmulto de la ‘potosi-anoj’, kiuj ankaŭ ĝuas la diversajn vizitindaĵojn de la urbo. Ekzemple oni povas viziti kaj sporti en la granda Parko Tangamanga 1, promenadi sur la koridoroj de grandaj komercaj placoj; El Dorado, Tangamanga, Sendero aŭ El Paseo, viziti kelkajn teatrojn kaj kinejojn, gustumi drinkaĵon en famaj drinkejoj sur la aleo Carranza, bone manĝi en pluraj restoracioj, iri al dancejoj, kafejoj aŭ nur ĝui la pacan kaj varman etoson de la eksterurbocentraj stratoj.
Apud San Luis troviĝas urbetoj kiuj formas, kune kun ĝi, la metropola zono de San Luis Potosí. Mexquitic estas unu el tiuj urbetoj, en kiu oni povas viziti la etan kaj tradician vilaĝon kun sia antikvega preĝejo, aŭ vidi la pejzaĝon ĉirkaŭ la baraĵo “Álvaro Obregón” kiu estas apude la fama Zoo de Mexquitic.
Alia grava urbeto por la historio de la ŝtato kaj de la ĉefurbo estas “Cerro de San Pedro” monteto parto de la simbolo de la ŝtato kaj iam unu el la ĉefaj minejoj de la regiono.
Ne eblas priskribi la tutan urbon kaj siajn ĉirkaŭaĵojn, kiuj entenas agrablajn kaj mirindajn trezorojn. Pro tio, vi estimata leganto estas kore invitata ilin malkovri
Tradukita de la hispana al Esperanto de David López Rueda.
San Luis Potosí
Es la capital del Estado mexicano con el mismo nombre, localizado al noreste del país. En 2005 SLP contaba aproximadamente con 800,000 habitantes, sin embargo, junto con la zona metropolitana el número ascendía a1’085,000.
San Luis Potosí se fundó como ciudad en 1592, cuando un grupo de familias tlaxcaltecas y purépechas llegaron al “Valle del Tangamanga” junto con el capitán Miguel Caldera y algunos monjes franciscanos para poblarla. Durante esos años, los nuevos habitantes quisieron explorar y explotar las minas llenas de diversos metales.
Todavía se pueden ver y visitar los ‘Siete Barrios Antiguos’ que alguna vez formaron la ciudad cuyo nombre en un principio fue “San Luis Mesquitique”, y después “San Luis del Real de Minas del Potosí”.
Estos siete barrios rodean el centro de la ciudad en donde se localizan sus más antiguas construcciones, mismas que comparten el espacio con la modernidad. Allí se encuentran además el Palacio de Gobierno, diversos templos religiosos, el Edificio Central de la Universidad Autónoma, museos, casas de arte y cultura, escuelas, tiendas y bellísimos jardines.
Ya que la ciudad continúa creciendo, a las afueras de los siete barrios antiguos se encuentra la nueva parte de San Luis, donde habita la mayoría de los potosinos quienes disfrutan de los diversos atractívos turísticos de la ciudad. Por ejemplo, se puede visitar y practicar deporte en el gran “Parque Tangamanga 1”, pasear en los pasillos de grandes centros comerciales como El Dorado, Tangamanga, Sendero o El Paseo, visitar algunos teatros y cinemas, ir a famosos bares de la avenida Carranza, comer bien en distintos restaurantes, ir a las discotecas, cafés o sólo disfrutar del ambiente pacífico y cálido en las afueras del centro de la ciudad.
Alrededor de San Luis se encuentran pequeñas ciudades que forman, junto con ella, la zona metropolitana de San Luis Potosí. Mexquitic es una de ellas en la cual se puede visitar el pequeño y tradicional pueblo con su antiquísima iglesia o ver los paisajes alrededor de la presa “Álvaro Obregón” que se encuentra junto al famoso zoológico de Mexquitic.
Otra ciudad importante para la historia del Estado y la capital es el “Cerro de San Pedro”, el cual es parte del escudo símbolo del Estado y, alguna vez, uno de los principales lugares mineros de la región.
No es posible describir la ciudad entera y sus alrededores, los cuales contienen tesoros dignos de admirar. Por eso estimado lector ¡está cordialmente invitado a descubrirlos!
Compliación realizada por David López Rueda