“Pensu monde, agu loke” …instruado de esperanto en gimnazio de Puebla

Estas agrable por ni doni al vi sukcesajn novaĵojn kiel jenan. Post la pasinta nacia kongreso okazinta lastnovembre en Puebla, Daniel Sánchez el tiu urbo kontaktis nin informante pri instrua projekto en sia lernejo, temas pri gimnazio, kiu apartenas al Benemérita Universidad Autónoma de Puebla. Meksika Esperanto Federacio kontribuis por efektivigi la projekton kaj nun, pere de vortoj de nia juna kunlaboranto Daniel, ni volas informi al vi pri rezultoj de nia komuna agado:

----------

Vidante la bezonon kaj intereson de kelkaj homoj pri Esperanto, grupeto de junuloj de Bachillerato Internacional 5 de Mayo (esperante, Internacia Gimnazio 5a de Majo) decidis lanĉi kurson por montri la simplecon de la lerninda lingvo internacia. La grupo estas formata de tri gimnazianoj, María Fernanda Reyes Rueda, Jorge Ángel Mariscal León kaj Daniel Sánchez Andrade, kiuj troviĝas en la dua jaro el tri farendaj.

Ĉio estis farebla danke al deviga fako nomata "Creatividad, Acción y Servicio” (Kreemo, Agado kaj Servo), apartenata al la gimnazia studprogramo kaj kies ĉefa celo estas diligente fari gravajn kaj precizajn projektojn helpante aŭ instruante ion, kio povas plibonigi la ĉirkaŭaĵon. Ni, la kurgvidantoj, profitis tiun eblon por montri ke internacia neŭtrallingveco povus esti maniero por pacigi kaj kunigi homojn el pluraj landoj.

Inter la instruataj enhavoj de la kurso troveblas la fundamento gramatika de la lingvo kaj ekzercoj por atingi A2 aŭ, en la plej bona kazo, B1 lingvokonan nivelon. Poste ni provos interkomuniĝi kun alilandanoj kaj interŝanĝos spertojn de la meksika kulturo, ĉu per poŝtkartoj, leteroj, aŭ per retoj sociaj.
Kompreneble, la disvastigo de Esperanto neniam okazus se ni ne laboras por realigi tion. Oni multe aŭdas la frazon "Pensu monde, agu loke". Jen la pruvo pri nia laboro.
Do danke al la reklamego de la kurso, nune ni havas tri grupojn (entute pli malpli 40 homojn) al kiuj ni instruas la lingvon trifoje semajne je la fino de la studa tago en la klasĉambroj de la eduka institucio. Ni planis ke la daŭro de la kurso estu de la komenco de marto ĝis la fino de majo, kiam la gimnazia studperiodo finiĝos.
Elkore ni dankas al Meksika Esperanto Federacio pro ĝia apogo kaj subteno kontrolante kaj validigante la programon kaj elektante la instrumaterialon.

-----------

Nur restas al ni diri MULTAN DANKON al Daniel, María Fernanda kaj Jorge Ángel pro iliaj agado, kunlaboro kaj sukceso en la projekto!

Categorías: