5an de junio je la 11ah en CDMX. Venu kaj konu la kulturojn de la mondo!*

Saluton meksikurbanoj kaj mondaj civitanoj! Estas tempo por renkontiĝi denove. Ĉi foje ni iru al la centro de la urbo por viziti tre belan muzeon, temas pri la Nacia Muzeo pri la Kulturoj de la Mondo. Do, ni ĝoju vidi parton de la diverseco de la mondo en ununura tago kaj ununura loko! La muzeo troviĝas en Moneda 13, Centro, Cuauhtémoc, ĉefurbo de Meksiko. La rendevuo estas dimanĉe, la 5an de junio je la 11:00 atm (ni atendos 10 minutojn en la enirejo). La vizito al muzeo estas senpaga!

Akompanos nin Tadeo Morales, kinostudento kiu volas fari dokumentan filmeton pri Esperanto! Ĉu vi volas esti intervjuita aŭ aperi en ĝi kaj helpi en la disvastigado de nia kara lingvo? Do venu amase, via ĉeesto kaj partopreno ĉifoje estos eĉ pli grava ol kutime kaj ne forgesu ke komencantoj ĉiam estas tre bonvenaj!

Post la vizito de la muzeo certe ni estos malsataj… do ni manĝos vegetaranan bufedon! La restoracio troviĝas tre proksime, en Motolinia 31. La bufedo kostos proksimume $125.00 (meksikaj pesoj).

Ĉu vi volas veni? Ĉu vi havas dubojn? Skribu al 5537842401.

Ni atendas vin!

Organizas: MEF. Respondecas: Víctor Sombra. Bildo: Gabriel Zúñiga.

 

 

Categorías: