Select language

Kiel membriĝi?

Membresia

Kial fariĝi membro de Meksika Esperanto-Federacio?

Se vi estas esperantoparolanto kaj vi interesiĝas pri la evoluo de la lingvo ĉar vi pensas ke estas bona alternativo por la komunikado en la mondo. Se vi pensas ke estus bone se pli da personoj uzus ĝin en diversaj landoj. Vi povas kontribui atingi tiun ĉi celon se vi fariĝas membro de Meksika Esperanto Federacio (MEF).
Esti membro de MEF ne estas nur helpi mone, sed esti parto de grupo kiu laboras, kunlaboras, organizas, festas, formas familion kiu celas samajn celojn, la plej grava, disvastigi la lernadon kaj uzon de la Intenacia Lingvo Esperanto.
Ne gravas ĉu vi loĝas en Meksiko, ĉu vi estas meksikano aŭ eksterlandano ĉar la esperanta movado ne havas lingvajn, politikajn aŭ religiajn limojn, ktp.
Meksika Esperanto Federacio, kiel nacia asocio de la Universala Esperanto Asocio, disvastigas, stimulas la evoluon de la lingvo kaj ekzistas danke al la financaj subtenoj de siaj aliĝintoj kaj al la donacoj de aliaj homoj. Ni kore invitas vin aktive partopreni en nia teamo!!!

Kiel vi persone povas profiti la aliĝon al Meksika Esperanto Federacio?

  • Se vi parolas hispane kaj volas lerni pli pri esperanto, ni helpas vin lerni ĝin. Se vi parolas alian lingvon sed ankaŭ iom da esperanto, ni povas rekomendi al vi ekzercojn, lernolibrojn, kiuj povas helpi vin plibonigi viajn esperantajn konojn.

  • Vi ricevos informojn pri meksikaj kaj eksterlandaj kursoj aŭ renkontiĝoj.

  • Vi ricevos rabatojn kiam vi partoprenas meksikajn kongresojn.

  • Vi rajtos proponi kaj elekti novajn estraranojn de MEF, tiujn elektojn oni faras ĉiujn kvar jarojn.

  • Vi povos partopreni je gravaj decidoj ene de la MEF.

  • Vi ricevos informojn por membroj de MEF per grupa retadreso de mefanoj. La celo estas ebligi pli bonan komunikadon inter la aliĝantoj.

  • Pere de MEF vi povos, sen administraj kromaj kostoj, fari viajn pagojn al la Universala Esperanto Asocio ekz., pro aliĝoj al la UEA aŭ al universalaj kongresoj, ktp. La NE MEMBROJ ankaŭ rajtas pagi pere de MEF al UEA aldonante kroman sumon je 5% de la tuta pagendaĵo.

Nun vi jam scias ke ekzistas multaj kialoj por fariĝi membro de Meksika Esperanto Federacio, ni atendas vian kunlaboron!

Kiom estas la jara kotizo por fariĝi membro de MEF?

Fine de 2017 la estraro de MEF decidis fari ŝanĝetojn al la aliĝkategorioj kaj ili estos ekde 2018 sekve: 

A) Normalaj membroj $200.00 (ducent meksikaj pesoj).

B) Studentoj pli junaj ol 25 (inkluzive), kiuj ne havas laborajn enspezojn kun kopio de sia studentidentigilo $100.00 (cent meksikaj pesoj).

C) Infanoj kaj adoleskoj ĝis 15 jaroj (inkluzive): $50.00 (kvindek meksikaj pesoj).

D) Personoj kiuj, kiel unua fojo, partoprenas ĉeestantan kurson por komencantoj instruata de aktiva membro de MEF kaj por homoj, kiuj faris almenaŭ duonon de la virtuala kurso “Duolingo”: $50.00 (kvindek meksikaj pesoj). Tiu ĉi kategorio validas nur por novaj membroj kaj por la kuranta jaro, por la sekvontaj jaroj oni pagos kotizon je kategorio “A” aŭ “B” laŭ ĉiu kazo.

La individua kotizo validas inter la 1a de januaro kaj la 31a de decembro de la kuranta jaro. Aliĝu al la Meksika Esperanto Federacio por la kuranta jaro kaj profitu, por la kategorioj A kaj B, 10% rabaton se vi pagas vian aliĝon, realiĝon antaŭ la 31a de januaro! Ne pensu plu pri tio, faru vian deponon, helpu la movadon en Meksiko kaj profitu la avantaĝojn kiel aktiva membro de Meksika Esperanto Federacio!

Aliflanke, se vi troviĝas en la "A" kategorio, vi jam havas la eblon samtempe antaŭpagi vian realiĝon por la sekvontaj 3 jaroj. Vi ne plu havos la ĝenon deponi aŭ trasdoni la monon ĉiujare. Tiel vi ne devas pensi dum longa tempo pri tio, ŝparos tempon kaj helpos mone, motive, kvalite kaj nombre nian movadon.

Aliteme ni invitas vin integriĝi ankaŭ al la internacia Esperanto-mondo farante vian (re)aliĝon al Universala Esperanto Asocio. Konu ĝin! Ekzistas diversaj aliĝkategorioj, por havi detalajn informojn bv. skribi al estraro@esperanto-mexico.org Dankon pro via apogo!

Kiel mi pagu la kotizo(j)n?

  • Depono en banko;
    Banko HSBC
    Konto: 6284087436
    Nome de Morayma Martínez Mateos, kasistino de MEF
    Clabe: 021180062840874362

  • Ĉe vendejoj OXXO

  • Banko HSBC, kartonumero 4912 8231 3105 4136

  • Kontanta mono persone;
    Dum la renkontiĝoj vi povas trasdoni vian kotizon al Mallely Martínez aŭ Araceli Aguilar.

  • En la konto de MEF Ĉe UEA
    konto: mefa-h.

Kion mi faru post mia(j) kotizpago(j)?

Informu al ni pri via pago, sendu kopion de via depono, se vi pagis tiel. Plenigu la formularon, kiu troviĝas en la sekva ligo:: Aliĝilo al Meksika Esperanto Federacio

Post tio vi ricevos konfirmon kadre de ni kaj vi apogos la esperantan movadon en Meksiko kaj helpos la progreson de la Internacia Lingvo Esperanto en la mondo!