Pereis Estela Gracia García, ekskasistino de MEF*

Meksika Esperanto Federacio informas ke en la pasinta 6a de septembro je la 91a jaraĝo mortis de Estela Gracia García, ŝi estis grava elemento por la fondo de la asocio en 1996.
Estela estis dentistino, studis en la Universitato Nacia Aŭtonoma de Meksiko kaj laboris en la milita nacia servo, kie ŝi atingis la rangon nomata “subkolonelo”. Krom la oficiala laboro, ŝi aktivis en la “Neŭtrala Blanka Kruco”, en la “Meksika Societo je Amikeco kun Popola Ĉinio” kaj en Meksika Esperanto Federacio.
En la meksika Esperanto movado, ŝi estis kasistino ekde la fondo de la asocio ĝis 2008, dum ŝia estraraneco, ŝi kontribuis diversmaniere, ekzemple; farante librotenadon, organizante renkontiĝojn, kongresojn, atentante pri la libroservo kaj posedaĵo ŝia estis la sidejo de la asocio dum tiu periodo.
Post la posteno kiel kasistino, ŝi de tempo al tempo ankoraŭ aktivis en la meksika movado, ekz., en tiu ĉi jaro ŝi permesis ke en la ekssidejo de MEF oni instruu la internacian lingvon.
Al la familianoj, amikoj kaj esperantoparolantoj, kiuj ŝin konis, ni sendas kondolencojn kaj esperas ke iom post iom venos la rezignon pro ŝia pereo.
Mallely Martínez M.
Nome de la estraro de MEF
* Ni dankas pro la kontribuaj informoj de Guadalupe Vega kaj Leonora González por la verkado de la teksto. Foto prenita de la retpaĝo de la 5ª TAKE, okazinta en Meksiko en 2001.