Aktualaĵoj

Forpasis amiko kaj kunlaboranto Raúl Antoniano Mateos (1950-2022)

Ni bedaŭras informi ke en pasinta vendredo, la 23an de septembro, forpasis Raúl Antoniano Mateos, loka kontakto en Tequisquiapan, Querétaro, kunlaboranto de la asocio kaj kara amiko de multaj esperantoparolantoj en la movado.

Raúl studis fizikon kaj belartojn sed unu el liaj pasioj estis fakte lernadi kaj komunikiĝi en la internacia lingvo, malkovri la mondon kaj aliajn pensmanierojn pere de Esperanto, tiel ke li aktive partoprenis en ĉeestaj kaj en virtualaj Esperanto-aranĝoj naciaj kaj internaciaj. De antaŭ dekdu jaroj Raúl ekinstruis la esperanton ĉefe al plenaĝuloj ĉiam serĉante la plej bonan manieron por starigi bonan kaj amikeman etoson dum la lecionoj. En lastaj jaroj li instruis pere de Skajpo kune kun Guadalupe Vega, li eĉ faris tion en la lastaj tagoj de sia vivo nur en pasinta ĵaŭdo li ne aperis kaj, bedaŭrinde, li ne plu tion faros.

Kara Raúl ripozu pace kaj dankon pro via sindonemo al Esperanto, ĉiama kunlaboro kaj valora amikeco. Niajn plej sincerajn kondolencojn al lia vidvino Pili, filojn, nepojn, familianojn, kolegojn, lernantojn kaj amikojn.

Mallely Martínez M. nome de la estraro de Meksika Esperanto Federacio.

 

Okazos KER ekzamenoj en CDMX fine de novembro 2022*

Jes, ja! Ni pretas denove partopreni en la Tutmonda Ekzamena Tago, kiu okazos en diversaj urboj de la mondo fine de novembro ĉijare. Kiel konate tiuj ekzamenoj troviĝas ene de la Komuna Eŭropa Referenckadro.

En la ĉefurbo de Meksiko la homoj havos la eblon ekzameniĝi nur en la skriba parto, do certe kelkaj meksikanoj profitos la okazon akiri tiun internacian, oficialan, rekonan atestilon, kiun ili povos uzi por laboraj aŭ lernejaj kialoj.

Do ni invitas la homojn partopreni kaj en preparkursoj al ekzameniĝo kaj, kompreneble, en la ekzameno mem.

Informoj pri kursoj bv. iri al sekva ligo: Kursoj - KER Ekzameno

Informoj pri ekzamenoj sekvas jene:

Se vi interesiĝas partopreni en KER skriba ekzameno, bv. skribi al estraro@esperanto-mexico.org aŭ faru mem vian aliĝon en la ligo: https://edukado.net/alighilo?id=2022TU-MXME 

Intervjuo pri Esperanto en noFM

En pasintaj semajnoj ni ricevis inviton de virtuala radiostacio nomata “noFM” por intervjui nin pri Esperanto en ĉefurbo de Meksiko, do ĝi okazis sukcese, ene de la programero “idiomática” oni intervjuis al kasistino de MEF, Morayma Martínez. Do de nun vi povas aŭskulti ĝin en la sekva ligo: https://nofm-radio.com/podcasts/idiomatica-esperanto/

Dankon pro via atento kaj ĝuu la aŭskultadon!

 

 

Forpasis Fidel Figueroa Martínez, grava elemento en la meksika movado (1926-2021)

Fidel Figueroa Martínez naskiĝis la 17an de aprilo 1926 en Villa Jiménez Michoacán, li translokiĝis al ĉefurbo de Meksiko kiam li aĝis dudek por viziti gimnazion en la Universitato Nacia Aŭtonoma de Meksiko (UNAM), institucio en kiu li faris siajn universitatajn studojn kaj akiris la diplomon pri kemia inĝeniero.

Inter la sesdekaj kaj okdekaj jaroj inĝ. Figueroa laboris diverskampe: dum du periodoj estis prezidanto de la meksika sekcio de la “American Society for Cuality Control”, partoprenis en la dezajnado kaj konstruado de distilada fabriko “Don Castillo”, kie li poste estris la sekcion pri esplorado kaj kvalitkontrolo de produktado, krome li estis profesoro en la kemia fakultato de UNAM, ĉefe en la fako pri Kvalita Kontrolo de Nutraĵoj.  

Inĝ. Figueroa estis grava elemento en la meksika esperanta movado. En 1954 li aŭskultis elsendon de Radio UNAM, temis pri intervjuo al jugoslava ĵurnalisto kaj verkisto Tibor Sekelj, kiu parolis pri Universala Kongreso de Esperanto okazinta en pasinta jaro en Zagrebo, tiam apartenante al Jugoslavio. Sekelj rimarkigis la gravecon de la internacia lingvo kaj invitis la aŭskultantojn lerni ĝin ĉe Meksika Esperanto Asocio, antaŭulo de la nuna Meksika Esperanto Federacio (MEF). Tiel Fidel ekis la esploron pri la temo kaj de tiam li restis kaptita en ĝiaj idealoj.

Forpasis Lizbeth de Jesús González López (1969-2021)*

Meksika Esperanto Federacio profunde bedaŭras la forpason de sia kara membro kaj loka kontakto en Morelia, prof. Lizbeth de Jesús González López.

Lizbeth partoprenis en diversaj aranĝoj tra la lando, kunorganizis kurson kaj renkontiĝojn en sia loĝurbo, jam ekestis planoj iel inkludi Esperanton en universitato, kie ŝi laboris, ĉar ŝi amis nian karan lingvon kaj volis montri la studentojn kiel malfermi la mondon per tiu ĉi komunikilo.

Ni sendas kondolencojn al ŝiaj edzo, familianoj, amikoj, kolegoj, studentoj kaj al ĉiu, kiu havis la bonŝancon koni tiun ĉi belan homon.

Mallely Martínez M. nome de la estraro de MEF

* Sur la bildo troviĝas Lizbeth montrante libron, kiun ŝi gajnis en lotumado dum Z-tago 2018.

 

MEF deziras al vi sukcesan 2021!*

Meksika Esperanto Federacio ege dankas vin pro via apogo dum pasinta jaro kaj deziras ke vi, kune kun via familio, havu sukcesan 2021, ĝi estu plena je sano, amo, mono, toleremo, pacienco, komprenemo kaj ĉiuj ceteraj bonaĵoj.

Aliteme ni esperas ke inter viaj ĉijaraj realigotaj celoj estu Esperanto. Vi povas, ekzemple, plibonigi vian lingvan nivelon, partopreni pli aktive en la movado, instrui, disvastigi la lingvon, volontuli en Esperantujo aŭ simple donaci monon, (re)aliĝi al nacia kaj / aŭ internacia Esperanto-asocioj, certe MEF kaj UEA tre ĝojus kaj bonfartus pro tia apogo. Ni memoru ke nur teame ni povas antaŭeniri kaj sukcesigi kune nian komunan projekton nomata Esperanto.

Kore, Mallely Martínez M, nome de la estraro de Meksika Esperanto Federacio.

* Bildo: Gabriel Zúñiga G.

Lotumado dum Zamenhofa Tago 2020!

Kiel kutime Meksika Esperanto Federacio volas dorloti aktivajn membrojn, kunlaborantojn, KER-ekzameniĝintojn kaj, ĉifoje, ankaŭ eksterlandajn partoprenintojn, tial dum la virtuala Zamenhofa Tago ni lotumis E-materialojn kaj membrecojn por 2021.

Do plaĉas al ni anonci nun ke la gajnintoj de la lotumado estas la sekvaj homoj:

David López R., San Luis Potosí

Martha B. Romero C., Quintana Roo

Óscar del Ángel López C., Puebla

Juan C. Martínez G., Estado de México

Joaquín Rosillo V, Ĉefurbo de Meksiko

Héctor Mote M., Puebla

Carlos J. Velazquillo C., Ĉefurbo de Meksiko

José L. Navarro I., Jalisco

Ankaŭ en aliaj meksikaj urboj ni okazigos KER-ekzamenojn ĉijare!*

Estas plezuro informi vin ke ankaŭ en Guadalajara, Jalisco kaj San Luis Potosí, SLP., ni okazigos KER-ekzamenojn dum la tiel nomata aranĝo 9a Tutmonda Ekzamentago.

Kondiĉoj, reguloj kaj eĉ horaroj estos tute samaj, kiel tiuj anoncitaj por CDMX, tio estas, eblus ekzameniĝi en la skriba parto ĉe la niveloj B1, B2 kaj C1 en sabato, la 28an de novembro je la 9a30 (loka horo).

Do ekzamenkotizoj, en meksikaj pesoj, estos la jenaj:

Nivelo B1: $650.00

Nivelo B2: $700.00

Nivelo C1: $750.00

La limdato por aliĝi kaj pagi estas en la 12a de novembro 2020, sed konsideru ke

La 28an de novembro okazos KER-ekzameno en CDMX

Kiel ni antaŭanoncis Meksika Esperanto Federacio okazigos denove ekzamenan sesion laŭ Komuna Eŭropa Referenckadro. Ĝi estos parto de la Monda Ekzamena Tago, en kiu ĝis nun aliĝis 17 urboj de diversaj amerikaj, aziaj kaj eŭropaj landoj.

De 2012 en Meksiko jam okazis 8 sesioj sed nun estos la unua fojo kiam la sidejo estos en la ĉefurbo de la lando.

Ĉifoje, parte pro la pandemia situacio, la homoj havos la eblon ekzameniĝi nur en la skriba parto, do certe kelkaj meksikanoj profitos la okazon akiri tiun internacian, oficialan, rekonan atestilon, kiun ili povos uzi por laboraj aŭ lernejaj kialoj.

Do ni invitas la homojn partopreni, ne lasi tiun endaĵon por la estonteco, ĉar laŭ informoj de ĉefaj organizantoj, en la venonta jaro la reguloj relative multe ŝanĝiĝos kaj ni ne scias, ĉu ni havos la rimedojn por baldaŭe organizi alian sesion en la lando krom tio, estas multe pli malmultekoste kaj komforte fari tiun ekzamenon ĉe la propra lando ol vojaĝi eksterlanden por fari ĝin.

Impresoj kaj spertoj de meksikaj lernantoj en kurso de UEA-TEJO-KEL, parto 2

Jen fine la dua parto pri impresoj kaj spertoj de meksikanoj, kiuj partoprenis en la dumonata virtuala kurso de UEA, TEJO kaj KEL.

Ĝuu la legadon!

----------------------

Abigail Flores, gimnazia studento. Ĉefurbo de Meksiko

Antaŭ nelonge mi eltrovis Esperanton danke al Víctor Sombra, kiu invitis min aliĝi al la kurso kaj, post mia partopreno en ĝi, mi povas diri ke ĝi estis bonega projekto.

Miaj instruistoj, Víctor Sombra kaj Araceli Aguilar, helpis min forigi dubojn, ĉiam estis atentemaj kaj paciencaj kun la gelernantoj, do mi tre dankas ilin pro ĉio, kion ili faris kaj, kompreneble, mi ankaŭ dankas al organizantoj, ĉefe al Doniben Jiménez kaj Moisés Herrera pro ilia atentemo kaj konstanta kunlaboremo.

Tial mi fine venis al konkludo ke Esperanto estas bona afero en ĉiu senso; eĉ por renkonti bonajn homojn tra la mondo!

Alexa Hidalgo, biologo. Ĉefurbo de Meksiko

Impresoj kaj spertoj de meksikaj lernantoj en kurso de UEA-TEJO-KEL, parto 1

Nun ni publikigas informojn pri impresoj kaj spertoj de kelkaj meksikanoj, kiuj partoprenis kiel lernantoj en reta kurso lanĉita de Universala Esperanto Asocio, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj Kolombia Esperanto Ligo. Ĝi okazis inter la 29a de junio kaj 22a de aŭgusto kaj indas mencii ke tiun kurson finis entute 68 homoj el Meksiko, ni tre ĝojas pro tio kaj speciale ni ege dankas tiujn 14 homojn, kiuj sendis al ni sian tekston por publikigo.

Ĉi sube vi trovos la skribaĵon de 7 el ili, do atendu la duan parton!

…………………

Pablo D. Camberos S., kinematografia studento. Ĉefurbo de Meksiko.

Mi atestis la penon kaj klopodojn de organizantoj kaj instruistoj, speciale de tiu, kiu estis mia instruisto dum la tuta kurso, Jezer Dorante.

La kunlaboro inter instruistoj kaj lernantoj kaj la disponebleco de ĉiuj por lernadi estis sendube ege grava por daŭrigi la lernadon de esperanto kaj ekvidi ĝiajn horizontojn; ekzemple, la malfermo de senfina kvanto da pordoj al diversaj scioj kaj, eble, vojo al plurlingveco.

Impresoj, spertoj de niaj instruistoj pri virtuala kurso UEA-TEJO-KEL

En pasinta semajno finiĝis la virtuala kurso de Esperanto por komencantoj lanĉita de Universala Esperanto Asocio (UEA), Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj Kolombia Esperanto Ligo (KEL), kies ĉefa publiko estis hispanparolantoj. Ĝi okazis inter la 29a de junio kaj la 22a de aŭgusto kaj en ĝi partoprenis iom pli ol 500 gelernantoj. Feliĉe karaj meksikaj instruistoj, entute 6 kaj ĉiuj kun KER atestilo, partoprenis en la projekto kaj jen sube ni kundividas kun vi kelkajn impresojn kaj spertojn de ili.

En la fino, vi trovos tekston de aliaj du kunlaborantoj, kiuj fine ne instruis en la kurso, sed kiuj iel kunagadis kaj kies filoj partoprenis kiel lernantoj.

Parenteze ni nun kompilas impresojn de aliaj meksikaj lernintoj en tiu kurso, do vi baldaŭ povos scii opiniojn de ili pri la projekto.

Nur restas diri dankon al ili kaj al ĉiuj, kiuj partoprenis por realigi la aferon!

------------------

Araceli Aguilar

León-Portilla en la internacia lingvo Esperanto*

La prelego pri naŭatla kulturo eble okazis en Palacio de Minería, koloniepoka konstruaĵo en la centro de Urbo Meksiko, aŭ en simila ejo, verŝajne ĉirkaŭ la centjariĝo de Esperanto en 1987. Timidaj sed decidemaj, Enrique kaj mi atendis la finon kaj proksimiĝis al la preleginto, d-ro Miguel León-Portilla.

 Mi ĵus ekkonis kamaradon Enrique Lemus Rodríguez, kiu estis serĉanta min,  korpremita ĉar la tiame fantoma Meksika Esperanto-Federacio (MEF) havis nenian planon por festi la okazon. Enrique kaj mi havis plurajn ideojn, inter kiuj daŭrigi la tradukadon de la libro Visión de los Vencidos en Esperanton.

La afablega d-ro León-Portilla diris al ni, ke li tre ĝojas vidante finfine la realiĝon de tio, kion li de multaj eldonoj menciadis en la antaŭparolo al Visión de los Vencidos, tio estas: ke la Esperanta versio jam ekzistis kiel unu inter multaj tradukaĵoj de lia plej konata libro. Mi ne scias kiu promesis al li tiun tradukon, en praa epoko, neniam plenuminte la promeson.

Forpasis Miguel León Portilla (1926 – 2019)*

Meksika Esperanto Federacio profunde bedaŭras la hieraŭan forpason de D-ro. Miguel-León Portilla, meksika historiisto, homarano, esploristo kaj defendanto de la meksikaj indiĝenaj popoloj.

Je nia flanko, ni ege dankas pro lia afableco, respekto kaj apogo al internacia lingvo Esperanto, pro permesi al ni kontribui en la diskonigado de nia historio kaj kulturo mondskale pere de la esperanta versio de “La visión de los vencidos” / Tra l’ okuloj de l’ venkitoj, kiu restos kiel atesto je lia amo al tiaj popoloj kaj iliaj lingvoj, ĉefe al la naŭatla.

Ni sendas kondolencojn al liaj familianoj, amikoj, kolegoj, studentoj kaj, fakte, al la tuta  meksikanaro.

Mallely Martínez M. nome de la estraro de Meksika Esperanto Federacio

Multlingvismo en San Luis Potosí, 7an de septembro

Duolingo San Luis Potosí kaj Koi Language Learning organizis la rondan tablon “Multlingvismo en SLP” kadre de la Internacia Tago por Alfabetigado, kiun aktive partoprenos David López Rueda, sekretario de Meksika Esperanto Federacio. La evento okazos hispane, tamen oni parolos pri la rilato inter Esperanto kaj multlingvismo kune kun tiaj rilatoj de la naŭatla kaj la franca lingvoj en ĉi tiu regiono de la lando.

Kiam? Sabaton la 7an de septembro, je la 19ah.

Kie? en la kulturdomo "Bicentenario y Centenario de la Nación", Calle Blas Escontria no.64, Soledad de Graciano Sánchez, San Luis Potosí.

La eventopaĝo troviĝas ĉe: https://www.facebook.com/events/373433769993633/ , en kiu vi povas skribi dubojn kaj komentojn pri la afero.

Partoprenu kaj kundividu la informojn al kiuj povus interesiĝi pri la afero. ¡¡Ni atendas vin tie!!

Paĝoj

Subscribe to Aktualaĵoj