Select language

Novaĵoj / Eventoj

Kaj aliaj retafiŝoj rilate al nia komunumo

ESPERANTO – Kiel nomo de trajno?*

La Polaj Ŝtataj Fervojoj PKP lanĉis voĉdonadon pri la nova nomo de la Intercity-trajno, veturanta inter Varsovio kaj Białystok (naskiĝurbo de Zamenhof). Unu el la kandidatoj estas la nomo "Esperanto".

La voĉdonado okazas en fejsbuka paĝo: https://www.facebook.com/events/519607201529853/permalink/519608401529733/

Limdato de voĉdonado estas je 14:00 UT, la 6-an de oktobro.

Ni estus dankaj, se ankaŭ vi helpus kreskigi la voĉojn por la nomo "Esperanto"!

*Informoj prenitaj de Novaĵservo RET-INFO / Lingvo-Studio. Traducción al español: Mallely Martínez.

Categorías

Aŭskultu “la voĉoj de la arbaro” en la 3a Komponadfestivalo de la UANL*

Vi estas kore invitata al la 3a Komponadfestivalo de la Universitato Aŭtonoma de Nuevo León (UANL), kiu okazos inter la 2a kaj 4a de oktobro en:

Aula Magna, del Colegio Civil Centro Cultural Universitario

Adreso: Colegio Civil s/n (sen numero), inter Washington kaj 5 de Mayo.

Monterrey, Nuevo León.

La spektakloj estas senpagaj.

Tiu ĉi evento estas unu el la plej atendataj en tiu ĉi grava norda ŝtato de la lando, en kiu estos koncertserio de nuntempa muziko komponita kaj de lokaj artistoj kaj de internaciaj muzikistoj kiel dro. Philip Grange el Britio kaj Nickos Harizanos el Grekio.

En ĝi ankaŭ partoprenos la komponisto Ernesto Ballesteros, kiu prezentos:

  • sabate, la 3an de oktobro: “Shangó” kvarteto de perkutinstrumentoj kaj danco.
  • dimanĉe, la 4an de oktobro: “La voĉoj de la arbaro”, verkaĵo por ensemblo de 12 muzikinstrumentoj. Indas mencii ke ĝi estis komponita tute en Esperanto.

Ambaŭ koncertoj okazos je la 19ah. en la “Aula Magna”.

Pli da informoj pri la festivalo vi trovos ĉe: http://arteycultura.uanl.mx/2015/09/25/tercer-festival-de-composicion-uanl/

PRI “LA VOĈOJ DE LA ARBARO”

La verko disvolviĝas en tempo kiam la homaro simple ne plu tiom gravas, ĝia regnado finiĝis kaj nur restas kelkaj, lastaj tiaj estaĵoj en ĝangaloj, arbaroj, lagoj kaj montaroj.

Ĉar jam pasis miloj da jaroj, iliaj korpoj ŝanĝiĝis, adaptiĝante sin al la medio, revenante al la naturo, farante tiel ke ili ŝajnas kiel infanoj.

Tiuj etuloj, kiuj loĝas en la arbaro, lasis ĉiujn negativajn homajn trajtojn, ne plu estas avareco, envio nek malamo, nur estas la elementaj emocioj kiel la ĝojo, timo, simpatio kaj scivolemo.

Subite ili renkontiĝas kun ulo kiel ni, de la nuna tempo, tio estas ege stranga afero, tamen, la scivolemo konigas unu la alian.

Por la verkado la aŭtoro imagis ke la komunikilo povus esti lingvo komuna, kiu eble ekestis en la pasinteco de la roluloj kaj tiel Ballesteros malkovris Esperanton, li asertas: “…mi ŝategis ĝian praktikeblecon kaj fonetikon, tial mi decidis uzi ĝin en mia verko kaj samtempe lerni Esperanton”

En ĉi aprilo, “la voĉoj de la arbaro” prezentiĝis la unuan fojon sed nur interne de la Muzika Fakultato de la UANL, la verkon la publiko trovis grandioza kaj samtempe la homoj interesiĝis koni pli pri la lingvo.

Nuntempe Ballesteros komponas la duan parton de tiu verko, kiu finos la rakonton kaj havos pli da sonoraj elementoj, lia celo estas prezenti ambaŭ verkojn kune kaj diskonigi ilin ĉirkaŭ la mondo.

Meksika Esperanto Federacio deziras al la aŭtoro de “la voĉoj de la arbaro” multe da sukceso ne nur en la festivalo sed en lia tuta artista kariero.

Redaktita de Mallely Martínez per informoj de Ernesto Ballesteros.

Categorías

Aliĝu al la skajpaj lingvolecionoj!*

Okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj edukado.net organizas skajpajn prelegojn la 26an de septembro, sabaton kaj la 28an, lundon. Danke al la konferenca programo de skajpo ni ligas la diversajn prelegantojn kune kun la aŭskultantoj. Estas ĉ. 10 personoj (aŭ ligoj) kiuj povas sekvi la programon. Necesas ke la partoprenantoj havu skajpkonton, bonan retkonekton kaj mikrofonon. Havi kameraon nur por la prelegantoj gravas.

Ĝis nun ni havas sep programojn. Ili rilatas al la sekvaj lingvoj: itala, franca, ĉina, vjetnama, islanda, la usona gestolingvo kaj la okcitana…

Por havi kompletajn informojn, bv. iri al la sekva ligo: http://edukado.net/novajhoj?id=570

*Informoj de edukado.net 

Categorías

Helpu la novan ekspozicion en la Esperanto-Muzeo en Svitavy!*

ĈU ESPERANTO PERAS ION ALIAN OL LA KUTIMA VOJAĜADO?

Kun subteno de la urba estraro en la urbo Svitavy ekde 2008 funkcias la Esperanto-Muzeo de Ĉeha Esperanto-Asocio. Ĝi situas apud la urba ĉefplaco, ĝian ekeston subtenis Muzeo pri Kulturo de Ĉeha Respubliko. Depost ĝia malfermo regule okazas tie publikaj ekspozicioj, la nuna havas la titolon "Esperanto kaj kolektado" (vidu: http://www.ipernity.com/blog/181031/806146). Centra retejo de la muzeo estas: http://www.muzeum.esperanto.cz/eo/

La 26-an de septembro oni planas malfermi novan ekspozicion "Esperanto ĉirkaŭ la mondo - alternativa maniero ekkoni fremdajn landojn kaj kulturojn" - por kiu la gvidantoj de la Muzeo petas vian helpon.

La temo celos respondi al la demando: "Kiugrade Esperanto peras ion alian aŭ pli valoran ol la kutima vojaĝado (ĉu individua, ĉu kun vojaĝagentejo)?"

La kolektita materialo servos ne nur por fizika ekspozicio, sed parto estos disponigita ankaŭ interrete aŭ utiligita por gazetartikoloj.

Estas aparte serĉataj:

- fotaĵoj pri interesa travivaĵo/situacio/aktivado kion vi spertis, aŭ nekutima loko, kiun vi vizitis dum vojaĝado per Esperanto.

- mallonga rakonto (ĉ. 1 paĝa) pri io interesa/inspira, kion vi eksciis aŭ spertis pri la mondo pere de Esperanto (vojaĝante, korespondante, legante)

- sonregistraĵoj kun esperantlingvaj popolkantoj de diversaj landoj.

- mallongaj amatoraj videofilmoj (paroligitaj aŭ subtekstigitaj en Esperanto) pri vidindaĵoj aŭ kulturo de diversaj landoj.

Detalan priskribon pri la projekto kaj de la atendataj materialoj vi trovas en la retejo de la muzeo, aŭ ĉe la retejo de ĝia respondeculo:

Pavla Dvoráková,

http://www.ipernity.com/blog/181031/1584432 
Retadreso: muzea.ekspozicio@gmail.com

* Teksto de Novaĵservo RET-INFO / Lingvo-Studio.

Categorías

INTERRETA TV-ELSENDO pri la malfermo de la UK en Lille, Francio!*

La unuan fojon en la historio de la Esperanto-movado, estos eblo spekti la solenan malfermon de la Universala Kongreso de Esperanto per interreto.

LKK de la UK provos filmi kaj interrete elsendi la solenan eventon. Ĉar tia elsendo okazos la unuan fojon kaj mankas ankoraŭ spertoj pri la realigo, povas aperi diversaj teknikaj problemoj kvankam oni kompreneble klopodas solvi kaj eviti ilin.

La rekta adreso por spektado estos dissendata per retpoŝto al la dezirantoj, kiuj registras sian retadreson ĉe la paĝo http://blog-bilinguisme.fr/produits/uk2015malfermo/

La solena inaŭguro de la Universala Kongreso komenciĝos je la 10-a horo la 26-an de julio!

Detalaj informoj pri la UK estas troveblaj ĉe:http://uea.org/kongresoj/

* Informoj de novajxservo RET-INFO.

Categorías

WINDOWS KAJ ESPERANTO - helpu!

 

Mia entrepreno (Allsprachendienst Esperanto GmbH) submetis al Microsoft proponon por enkonduko de Esperanto-subteno por la programoj Windows kaj Office, kaj mi petas nun, ke multaj uzantoj subtenu mian proponon, tiel ke Microsoft konsideru la aferon serioze.
Subtenu la proponon ĉe: http://office.uservoice.com/forums/285186-general/suggestions/7186982-esperanto-support-for-orthography-and-grammar-for
Bonvolu favore voĉdoni por la propono, ŝatigi ĝin kaj samtempe plivastigi la supran mesaĝon al viaj konatoj.
Amike
Dietrich Michael Weidmann
didi@esperanto.ch

Categorías

Gajnintoj de Esperantaj libroj dum la Z-tago

Dum la festo pri la Zamenhofa tago, okazinta la 21an de decembro 2014 en la Esperanta Domo, Meksika Esperanto Federacio lotumis E-librojn por ĉeestantoj sed ankaŭ por tiuj membroj, kiuj loĝas ekster la ĉefurbo aŭ en ĝia proksimeco kaj la gajnintoj estis la sekvaj homoj:

- Max Elbo el Aguascalientes

- Miguel Ángel Rocha el Chihuahua

- Edgar López el Jalisco

- Denice Maldonado el Nuevo León

- Esteban Palacio el Querétaro

Do mi petas ilin kontakti nin al estraro@esperanto-mexico.org por kunakordi pri la sendado de la donaco.

GRATULON AL ILI KAJ DANKON PRO VIA APOGO AL MEF!

Categorías

Feliĉajn jarfinajn festojn kaj sukcesan 2015

La estraro de Meksika Esperanto Federacio deziras al vi bonajn jarfinajn festojn kaj ke vi kune kun via familio kaj amataj uloj havu sanon, feliĉon, monon kaj ĉion necesan en 2015.

Ni esperas ankaŭ ke, en la venonta jaro, vi akompanu nin en nia esperanta agado, ĉu instruante, disvastigante esperanton, plibonigante vian lingvan nivelon, (re)membriĝante al la asocio, ktp.

Sincere,

Mallely Martínez Mateos,

Nome de la estraro de MEF

Categorías

Meksikaj partoprenintoj de la 99a UK kunportis KER atestilojn*

Pasintan majon okazis la 3a Tutmonda KER sesio en diversaj landoj; la meksikaj urboj Monterrey, Nuevo León kaj Tecámac, Estado de México partoprenis ĝin per kandidatoj de la tri eblaj niveloj: B1, B2 kaj C1.

Komence de la pasinta monato, la ekzamena komisiono sendis rezultojn al la ekzamenitoj kaj la trasdono de atestiloj al homoj de landoj, kiuj partoprenis tiun sesion estis dum la 99a Universala Esperanto Kongreso okazinta en Buenos Aires, Argentino. La fina transdono de la dokumento al la sukcesintoj estos kadre de Meksika Esperanto Federacio.Dum tiu 99a UK aliaj samlandanoj profitis la okazon fari sian KER-ekzamenon.

Ni gratulas ĉiujn, kiuj ĉijare kuraĝis fari KER sed ĉefe tiujn kiuj trapasis ĝin.

Per la 3a Tutmonda kaj tiu lasta sesio en Argentino aldoniĝis aliaj kvin meksikanoj, kiuj atestis siajn konojn farante aŭ kompletante ambaŭ tipojn de la plej alta nivelo en Esperanto, C1 parolan kaj skriban. Ili estas:

Carlos Hernández Loarca

Mario Morales de la Torre

Joaquín Rosillo Vega

Martin Schäffer kaj

Guadalupe Vega Acosta.

GRATULON al ili kaj DANKON al ĉiu, kiu ebligas la okazigo de tiom grava evento en Esperantujo, ĉefe al la iniciato kaj senlaca kunlaboranto Katalin Kováts.

Pli ampleksa raporto pri tio vi povos vidi ĉe: http://edukado.net/novajhoj?id=482

* Verkita de Mallely Martínez, foto prenita de edukado.net

Categorías

Alproksimiĝas internaciaj renkontiĝoj en Ameriko, meksikanoj partoprenos*

Fine de junio, julie kaj komence de aŭgusto en la amerika kontinento okazos la plej gravaj eventoj en Esperantujo, nome, Nordamerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK), la Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), Internacia Junulara Kongreso (IJK) kaj Universala Kongreso de Esperanto (UK). Ili okzazos en Kanado, Urugvajo, Brazilo kaj Argentino, respektive.

 

Por la meksikanoj estas bona eblo por (re)sperti internaciajn renkontiĝojn, plibonigi la konojn de la lingvo, enmiksiĝi en la movado, koni novajn landojn, kulturojn kaj senti sin parto de monda familio en kiu la lingvo neniel reprezentas limojn.

 

Ni ĝojas do informi ke, ĝis la nunaj aliĝoj, partoprenos 16 meksikanoj, kiuj krome reprezentos la nacian movadon. Ni esperas ke vi multe lernu kaj, se eblas, profitu fari KER ekzamenon kiu estos dum NASK kaj UK kaj revenante al Meksiko, bv. kundividi kun ni viajn spertojn, entuziasmon kaj informojn, kiuj helpos nin daŭrigi la vojon.

 

Aliteme, ni rekomendas ne forgesi ekde nun ekŝpari por partopreni en la venonta UK, kiu fakte estos la 100a kaj troviĝos en la sama lando, kie okazis la unua, tio estas, Francio.

 

Por havi pli da informoj pri la eventoj, bv. iri al la sekvaj ligoj:

NASK: inter la 29a de junio kaj 8a de julio http://nask.esperantic.org/

IJK: inter la 18a kaj 25a de julio http://ijk.brazilo.net/

ILEI: inter la 19a kaj 25a de julio http://www.ilei.info/konferenco/2014/konf_varbilo2014.pdf

UK: inter la 26a de julio kaj 2a de aŭgusto http://www.esperanto.org.ar/uk2014/

*Verkita de Mallely Martínez

Categorías