Select language

Alproksimiĝas internaciaj renkontiĝoj en Ameriko, meksikanoj partoprenos*

Fine de junio, julie kaj komence de aŭgusto en la amerika kontinento okazos la plej gravaj eventoj en Esperantujo, nome, Nordamerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK), la Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), Internacia Junulara Kongreso (IJK) kaj Universala Kongreso de Esperanto (UK). Ili okzazos en Kanado, Urugvajo, Brazilo kaj Argentino, respektive.

 

Por la meksikanoj estas bona eblo por (re)sperti internaciajn renkontiĝojn, plibonigi la konojn de la lingvo, enmiksiĝi en la movado, koni novajn landojn, kulturojn kaj senti sin parto de monda familio en kiu la lingvo neniel reprezentas limojn.

 

Ni ĝojas do informi ke, ĝis la nunaj aliĝoj, partoprenos 16 meksikanoj, kiuj krome reprezentos la nacian movadon. Ni esperas ke vi multe lernu kaj, se eblas, profitu fari KER ekzamenon kiu estos dum NASK kaj UK kaj revenante al Meksiko, bv. kundividi kun ni viajn spertojn, entuziasmon kaj informojn, kiuj helpos nin daŭrigi la vojon.

 

Aliteme, ni rekomendas ne forgesi ekde nun ekŝpari por partopreni en la venonta UK, kiu fakte estos la 100a kaj troviĝos en la sama lando, kie okazis la unua, tio estas, Francio.

 

Por havi pli da informoj pri la eventoj, bv. iri al la sekvaj ligoj:

NASK: inter la 29a de junio kaj 8a de julio http://nask.esperantic.org/

IJK: inter la 18a kaj 25a de julio http://ijk.brazilo.net/

ILEI: inter la 19a kaj 25a de julio http://www.ilei.info/konferenco/2014/konf_varbilo2014.pdf

UK: inter la 26a de julio kaj 2a de aŭgusto http://www.esperanto.org.ar/uk2014/

*Verkita de Mallely Martínez

Categorías