
Estas plezuro informi vin ke ankaŭ en Guadalajara, Jalisco kaj San Luis Potosí, SLP., ni okazigos KER-ekzamenojn dum la tiel nomata aranĝo 9a Tutmonda Ekzamentago.
Kondiĉoj, reguloj kaj eĉ horaroj estos tute samaj, kiel tiuj anoncitaj por CDMX, tio estas, eblus ekzameniĝi en la skriba parto ĉe la niveloj B1, B2 kaj C1 en sabato, la 28an de novembro je la 9a30 (loka horo).
Do ekzamenkotizoj, en meksikaj pesoj, estos la jenaj:
Nivelo B1: $650.00
Nivelo B2: $700.00
Nivelo C1: $750.00
La limdato por aliĝi kaj pagi estas en la 12a de novembro 2020, sed konsideru ke
baldaŭ okazos virtuala trejnado kadre de ĉefaj organizantoj en Eŭropo kaj nur tiuj, kiuj tiam troviĝas en la listo de aliĝintoj estos invitataj partopreni.
Se vi interesiĝas partopreni en KER skriba ekzameno, en Guadalajara aŭ San Luis Potosí, bv. skribi al estraro@esperanto-mexico.org aŭ sendu whats App mesaĝon al 5514753963 por doni pliajn detalajn informojn kaj sendi aliĝilon.
Por havi informojn pri ekzameno en CDMX kaj ekscii pliajn ĝeneralaĵojn, bv. iri al: http://esperanto-mexico.org/eo/la-28an-de-novembro-okazos-ker-ekzameno-…
Profitu, kaptu la ŝancon akiri tiun internacian, oficialan, rekonan atestilon, kiun vi povos uzi por laboraj aŭ lernejaj kialoj, konsideru ke NE estas verŝajne okazigi KER-ekzamenon en tiuj urboj baldaŭe, nu ni penas tion fari ĉar tie ni havas fidindajn kunlaborantojn kaj kelkajn interesulojn.
Organizas: Meksika Esperanto Federacio. Ĉefaj respondeculoj: Ulises Franco kaj David López por la sesioj de Guadalajara kaj San Luis Potosó, respektive.