Select language

Novaĵoj / Eventoj

Kaj aliaj retafiŝoj rilate al nia komunumo

La Estraro de Meksika Esperanto-Federacio (MEF) invitas ĉiujn homojn kandidatiĝi por havi estraran postenon en MEF dum la periodo 2025-2029.

La Estraro de Meksika Esperanto-Federacio (MEF) invitas ĉiujn homojn kandidatiĝi por havi estraran postenon en MEF dum la periodo 2025-2029.

La postenoj en la MEF-estraro estos:

1. Prezidanto

2. Ĝenerala sekretario

3. Kasisto

4. Membro 1

5. Membro 2

Memorante ke ĉiu estrarano observu kaj plenigu la ĉefajn celojn de la Federacio laŭ ĝia statuto:

a) Disvastigi la scion kaj uzadon de la internacia lingvo esperanto.

b) Konsciigi la homojn pri problemoj, kiuj povus rezulti de la lingva diverseco.

c) Disvastigi la meksikan kulturon en Esperantujo monde.

d) Favori la konon de aliaj kulturoj per esperanto.

e) Instigi inter ĝiaj membroj solidarecajn sentojn al aliaj popoloj.

La proponojn ni ricevos al estraro@esperanto-mexico.org, kie la kandidato indikos:

• Persona(j)n nomo(j)n

• Familia(j)n nomo(j)n

• Naskiĝdaton

• Okupiĝon / profesion

• Kompletan adreson

• Telefonnumeron

• Daton de esperantistiĝo

• Jaron de unua aliĝo al MEF

• Postenon celatan

Krome la kandidato verku mallongan eseon en esperanto, je ne pli ol 200 vortoj, pri kial indas esti elektata kiel estrarano.

Rajtas kandidatiĝi kaj baloti nur aktivaj membroj de la asocio, kies minimuma aĝo estas 18. Por aliĝi al Meksika Esperanto Federacio, vi devas pagi la jaran kotizon. La pagota kvanto dependas de la kategorio, en kiu vi troviĝas, informojn pri tio estas ĉe: https://esperanto-mexico.org/eo/membreco

La balotoj kaj elekto de la nova estraro estos dum la 15a Meksika Esperanto-Kongreso, kiu okazos inter la 17a kaj 20a de aprilo en Guadalajara, Meksiko.

La fina dato por ricevi la informojn pri la kandidatoj estas la 24an de marto 2025.

Atente,

La Estraro de Meksika Esperanto Federacio.

En la Ĉefurbo de Meksiko, la 24a de februaro 2025.

Categorías

15-a Meksika Esperanto-Kongreso

Logo congreso

La 15-a Meksika Esperanto-Kongreso okazos en Guadalajara, 17a – 20a de aprilo*

Ĉu vi memoras niajn pasintajn, virtualajn kaj personajn renkontiĝojn, dum kiuj ni babilis pri kiom feliĉaj ni estus, se ni denove havus nacian kongreson? Eble vi neniam estis en tia aranĝo kaj vi ŝatus vivi tiun unikan sperton?

Finfine ni kongresumos denove, ni revidos karajn amikojn persone, renkontos novajn entuziasmajn lernantojn kaj parolantojn de la internacia lingvo kaj malkovros kune kiel teknologio rapide ŝanĝas niajn vivon kaj agadojn.

Meksika Esperanto Federacio (MEF) kaj lokaj organizantoj ĝoje invitas vin al la 15-a Meksika Esperanto-Kongreso (MEK), kiu okazos inter la 17a kaj 20a de aprilo 2025 en “Centro Educativo de la Lotería Nacional”, en la centra zono de Guadalajara, Jalisco.


Ĉi-okaze ni renkontiĝos por kunhavi sukcesojn, aventurojn kaj travivaĵojn pri kiel la, tiel nomata, “nova normalo” miksas virtualan, personan kaj hibridan spertojn devigante nin uzi multege da informadikaj aplikaĵoj kaj teknikiloj en la ĉiutaga vivo.

Danke al tiu ĉi “nova normalo” nia kara lingvo Esperanto disvastiĝas mondskale kaj ni, la esperantoparolantoj, utiligas tiun eblon por atingi amaskomunikilojn, sociajn retojn, fari retajn kursojn kaj havi rektan kontakton vid’- al vid’ kun homoj de la plej malproksimaj lokoj de la mondo.
Konklude nia agad’ kaj lernadmanieroj ŝanĝiĝis, tial kiel ĉefan temon de la 15a MEK ni elektis: “Novaj Teknologioj por Lernado”, kune kun ĝi ni pritraktos aliajn movadajn, instruajn, kunlaborajn temojn por plibonigi la nacian kaj, sekve, la internacian movadojn rekonante malnovajn kaj novajn defiojn.

La programo de la 15a MEK enhavos diversajn erojn:
● Prelegojn pri la ĉefa temo de la kongreso.
● Prelegojn pri movadaj temoj.
● Atelierojn.
● Rondotablojn.
● Kursojn por komencantoj kaj komencintoj.
● Ludojn.
● Artajn aranĝojn.
● Ekskursojn kaj distrajn programerojn.
● Asembleon.
● Libroservon.

Estos nekomparebla ŝanco por plulerni kaj praktiki Esperanton, konatiĝi kun homoj de diversaj partoj de Meksiko kaj eĉ kun E-parolantoj de aliaj landoj, rekontakti entuziasmajn homojn, rememori malnovajn tempojn kaj konstrui novajn ŝancojn por plifortigi la Esperantan movadon en Meksiko.


Konsideru, ke la evento okazos dum feriaj tagoj de Pasko, tial ni kuraĝigas vin baldaŭ okupiĝi pri transporto al Guadalajara kaj rezervi vian restadon plej rapide kiel eble, se vi bezonas ian helpon, ekzemple en la kazo de eksterlandanoj bv. kontakti nin, skribu al estraro@esperanto-mexico.org Jen sube la kongreskotizoj:


kongreskotizoj:

KONGRESKOTIZOJ POR LA 15a MEKSIKA ESPERANTO KONGRESO

A= Homoj, kiuj loĝas en Meksiko, Latinameriko kaj Afriko.
B= Homoj, kiuj loĝas en Usono, Kanado, Eŭropo kaj en landoj ne menciitaj en la kategorio A.
* Ĉu vi ankoraŭ NE estas MEF-ano sed volas aliĝi al la asocio? Iru al jena ligo por ekscii kiel membriĝi: https://www.esperanto-mexico.org/eo/membreco

**Homoj ĝis 29 jaraĝaj.
Bonvolu konsideri, ke la kongreskotizoj NE estas redoneblaj, estas en meksikaj pesoj kaj NE inkluzivas manĝaĵojn, tranoktejon nek specialajn ekskursojn.
EK!!! Aliĝu al la 15a Meksika Esperanto-kongreso, bv. plenigi la kongresaliĝilon, kiu troviĝas en la sekva ligo: https://forms.gle/JJPUWQyCxbUCPmkG8

Kaj se pro iu ajn kaŭzo ne eblas al vi ĉeeste partopreni, eblas apogi nin per donacoj.
Pagu vian kotizon kaj/aŭ donacon pere de la jenaj pagmetodoj:

Pagmetodoj:

  • Depono en banko aŭ elektronika ĝiro:
    Banko HSBC
    Konto: 6284087436
    Nome de Morayma Martínez Mateos, kasistino de MEF
    Clabe: 021180062840874362
  • Pago ĉe OXXO:
    Banko HSBC, kartonumero: 4912 8231 3141 7952
  • Pere de PAYPAL:
    kasisto@esperanto-mexico.org . Tamen atentu, ke se vi elektas pagi tiel, vi devas aldoni 10% pro malkleraĵoj kaj eventuala monŝanĝo de aliaj valutoj.
  • Kontanta mono persone:
    Dum renkontiĝoj bv. doni vian kotizon al Mallely Martínez aŭ Víctor Sombra.

Post via pago sendu la konfirmilon / skanon per la reto al: estraro@esperanto-mexico.org aŭ al 55
1475 3963.

Ĉeestu, divastigu, donacu, kunlaboru! Ajnaj komentoj, demandoj aŭ proponoj estas bonvenaj. Restu atenta al pliaj informoj kaj novaĵoj pri la kongreso, ĝi certe estos evento plena da lernado, avangardo, inspiro kaj, kun via partopreno, neforgesebla okazaĵo.


Estas tempo revidi unu la alian kaj plej bonas fari tion dumkongrese!
* Organizas: La estraro de MEF, aktivaj membroj de la asocio kaj Esperanto GDL.

Categorías