Dua malkongreso ĉe tendaro, inter la 14a kaj 16a de novembro*
La dua Meksika Malkongreso, organizita de Meksika Esperanto Junularo (MEJ) kaj Meksika Esperanto Federacio (MEF), okazos ĉe varmakva laguno kaj inter tendoj, ĉe fajrejo, per bombonoj kaj amuziĝo. La oficiala eko estos sabate, en la 14a de novembro kaj la fino lunde, en la 16a sed vi ja povus veni ekde vendrede.
Jam la duan fojon tiun ĉi eventon ni celebras en la sama loko, kie oni multe ĝuas kaj amuziĝas. Ni esperas ke vi ĉiuj venu kaj ĝuu la naturon kaj la relaksiĝon de la Malkongreso de Esperanto. Okazo por ripozi kaj esti trankvila, ankaū por praktiki la lingvon.
Invitu ĉiujn viajn E-konatojn kaj instigu vin veni!!
Ne necesas preni tendojn nek matracon, ĉe la lago oni ludonas ĉiujn necesaĵojn. Nur prenu vian monujon, vian banveston kaj vian kameraon, ĉar ĉi tiu estos tiom bona sperto ke vi neniel volos perdi unu solan momenton!
Ĉu vi volas havi pli da informoj? Bv. iri al la sekva paĝo, kie ni aldonos pli da informoj https://www.facebook.com/events/562351103927480/
Se vi havas dubojn, bv. lasi komentojn en la menciita Facebook paĝo, skribu al hdzloarcarlos@outlook.es al aŭ poŝtelefonu al 044-442-385-1360
Ne perdu la ŝancon ĝui Esperantujon plenplena da junulara etoso!
*Verkis: Carlos Hernández.