Select language

Ek al la nova spektoradego

Vamos a la nueva noria parque Aztlán

Ĉu vi jam vizitis la spektoradegon de la nova parko Aztlán? Ni iru! Sed unue…

Ni renkontu nin dimanĉe, la 7an de julio, je la 10a horo matene en la Muzeo pri Natura Historio kaj Media Kulturo (“Museo de Historia Natural y Cultura Ambiental”), ĝi situas en Av. de los Compositores, Bosque de Chapultepec II Secc, Miguel Hidalgo, Meksikurbo, tie ni spektos la grandecon de la naturo. Ni faros rapidan viziton de la muzeo, por eble tuj poste iri al “Museo del Cárcamo de Dolores”, atingebla marŝante. Pagante nur $36 (meksikajn pesojn) por la unua muzeo, oni povas eniri al ĉi tiu lasta sen krompagi pli. Ni povas tamen surloke decidi ĉu ni nur vizitos la unuan, tio dependos de nia tempo kaj volo, kiel ĉiam flekseblaj ni ja estos!

Poste, ni alvenos piedirante al la amuzparko “Aztlán Parque Urbano”, proksimume je la 12a ptm, se vi vekiĝos malfrue, vi povas atingi nin ĉi tie je ĉi tiu horo. Tie ni vizitos la novan spektoradegon ekde kie ni povos vidi grandan parton de la urbo, kiu kostas $120 (meksikajn pesojn). Poste ni povos viziti aliajn atrakciojn laŭ via volo, aŭ simple manĝeti ion aŭ promeni tra la parko. Ne perdu la ŝancon koni novan lokon de nia urbo kaj praktiki Esperanton!

Bonvolu konfirmi vian ĉeeston en la grupo de Whatsapp “Renkontiĝoj Meksikurbo” ( https://chat.whatsapp.com/BCP3oTplrTG5ALdlinz0MI ) aŭ sendu mesaĝon al la poŝtelefono 5537842401. Ĉiuj estas bonvenaj!

* Organizas: Meksika Esperanto Federacio. Respondecas: Víctor Sombra. Bildo: Abigail Flores.

Categorías