Ekskluziva malfermo de muzeo por ni en sabato, la 25an de marto!*

Karaj homoj! Ni havas bonegan novaĵon: la Muzeo pri la Servo de Elektraj Veturiloj (Museo del Servicio de Transportes Eléctricos) malfermiĝos nur por ni: Esperantistoj, interesitoj pri Esperanto kaj amikoj! Ĉi tiu muzeo, kiu troviĝas en strato Municipio Libre 402, San Andrés Tetepilco, Iztapalapa, Meksikurbo, ĝenerale estas fermita sabate, sed ni atingis sabatan gvidotan viziton. Do, se vi aŭ viaj amikoj laboras de lundo al vendredo matene, ĉi tiu estos eble via ununura ŝanco por viziti la muzeon, do profitu!

La rendevuo do estas sabate, la 25an de marto, je la 10a50h en la enirejo de la muzeo, bv. veni akurate por kune eniri. Oni povas atingi la muzeon per la linio 3 de la Trolebuso, kiu venas el Mixcoac.

Ni restos en la loko ĝis la 13ah, ni estos gvidataj tra la muzeo kaj iam dum la vizito ni havos duonan horon por manĝi lunĉon, do, bv. kunporti sandviĉon aŭ ion por manĝeti kaj trinki. Vi rajtas inviti kiun ajn: amikojn, familianojn, kolegojn aŭ koramikojn, eĉ se li aŭ ŝi ne estas esperantisto.

Tiu estas la oficiala plano por tiu tago, tamen poste kiel proponon ni povus uzi la Trolebuson dum 5 stacioj por atingi la kafejon Cruzdelion (Trolebusstacio “Eje Central” de la linio 3), sed tio dependas de la decido de la homoj, kiuj partoprenos, tamen ni certas ke pluraj emos daŭrigi la aventuron..

Venu kun ni, ni konu kune nian urbon kaj samtempe pratiku kaj disvastigu Esperanton!

* Organizas: Meksika Esperanto Federacio. Respondecas: Víctor Sombra.

 

Categorías: