Select language

Emblemo de la 13a Meksika Esperanto Kongreso

Jen ni prezentas al vi la belan emblemon de la 13a Meksika Esperanto Kongreso, ĝi estis dezajnita de Mallinali García García, aktiva membro de Meksika Esperanto Federacio, kiu gajnis la dezajnkonkurson pasintan marton.

Jen la priskribo de ĝi:

La emblemo aludas la aztekan kalendaron, kun la simbolo de “Tonathiu” (suno) reprezentante, unue, la lokon en kiu oni okazigos la 13an meksikan kongreson, tio estas la Ĉefurbo de la lando. Tiu loko estas la centro de la antaŭhispana tradicio, kiu ankoraŭ havas gravan rolon ene de la meksika identeco. En ĝi fondiĝis la urbo “Tenochtitlan”, kie oni ankoraŭ povas rimarki la vestiĝojn de la antikva civilizo (mexica). La emblemo ankaŭ resprezentas la povon de la naturo kaj memorigas la respekton, kiun oni devus havi al ĉiu vivaĵo ĉar ĉiu kundividas gravan interdependan rilaton kun la aliaj, en ĝi la suno estas la ĉefa energifonto.

Diversaj informoj pri la 13a MEK vi povos trovi ĉe: http://www.esperanto-mexico.org/eo/13a-meksika-esperanto-kongreso-%C4%89efurbo-de-meksiko-novembre-2013

Categorías