En Togolando okazos la 73a IJK en 2017!
Submitted by Mallely on Sab, 02/25/2017 - 07:15
Ĉu vi rimarkis ke ĉifoje la Internacia Junulara Kongreso estos tute speciala? Kial? Ĉar ĝi okazos en Togolando, Afriko. Ni ĝojas ke tiel supozeble pluraj afrikanoj povos ĝui Esperantujon sen tiom multe elspezi vojaĝante al alia kontinento.
La okazaĵo estos inter la 5a ĝis la 12a de aŭgusto kaj ĝin gastos la bela urbo Aneho, sudoriente de la lando.
Se vi interesiĝas partopreni ĝin kaj havi pliajn informojn, starigi demandojn, bv. iri al la Facebook paĝo de la 73ª IJK, kiu troviĝas en: https://www.facebook.com/events/199822443807812/
Ek al Afriko, ek al IJK!