Esperanto en 12 tagoj!*

En pasintaj tagoj aperis la hispana elektronika versio de kurso bazita sur la “Zagreba metodo”, kiu kreiĝis en la urbo Zagrebo kaj kiun inter 1979 kaj 1985 oni konstante kontrolis kaj plibonigis.

Tiu ĉi maniero instrui Esperanton al gelernantoj enhavas la 500 plej uzatajn morfemojn laŭ studo el Zlatko Tišljar, unu el la aŭtoroj de la metodo.

Do danke al la laboro de Enric Baltasar, hispanlingvanoj povas lerni la plej bazajn aferojn de la internacia lingvo en 12 tagoj.

La kurson vi trovos en la sekva ligo: http://learn.esperanto.com/es/

* Verkis: Mallely Martínez.

Categorías: