Forpasis amiko kaj kunlaboranto Raúl Antoniano Mateos (1950-2022)

Ni bedaŭras informi ke en pasinta vendredo, la 23an de septembro, forpasis Raúl Antoniano Mateos, loka kontakto en Tequisquiapan, Querétaro, kunlaboranto de la asocio kaj kara amiko de multaj esperantoparolantoj en la movado.

Raúl studis fizikon kaj belartojn sed unu el liaj pasioj estis fakte lernadi kaj komunikiĝi en la internacia lingvo, malkovri la mondon kaj aliajn pensmanierojn pere de Esperanto, tiel ke li aktive partoprenis en ĉeestaj kaj en virtualaj Esperanto-aranĝoj naciaj kaj internaciaj. De antaŭ dekdu jaroj Raúl ekinstruis la esperanton ĉefe al plenaĝuloj ĉiam serĉante la plej bonan manieron por starigi bonan kaj amikeman etoson dum la lecionoj. En lastaj jaroj li instruis pere de Skajpo kune kun Guadalupe Vega, li eĉ faris tion en la lastaj tagoj de sia vivo nur en pasinta ĵaŭdo li ne aperis kaj, bedaŭrinde, li ne plu tion faros.

Kara Raúl ripozu pace kaj dankon pro via sindonemo al Esperanto, ĉiama kunlaboro kaj valora amikeco. Niajn plej sincerajn kondolencojn al lia vidvino Pili, filojn, nepojn, familianojn, kolegojn, lernantojn kaj amikojn.

Mallely Martínez M. nome de la estraro de Meksika Esperanto Federacio.

 

Categorías: