Gejunuloj esprimu vin, agadu, rakontu al ni!*
Submitted by Mallely on Lun, 05/22/2017 - 03:29
Karaj gejunuloj, tiu ĉi estas spaco por vi, en kiu vi povos publikigi aranĝojn, artikoletojn, spertojn, alvokojn, ktp., rilataj al la lingvo aŭ al la Esperanta movado. Por tion fari, bv. skribi al informacion@esperanto-mexico.org kaj ni rekontaktos vin por eventuale peti pliajn informojn, fotojn aŭ simile. Indas mencii ke la estraroj de MEF kaj/aŭ MEJ decidos ĉu via peto taŭgas por tiu ĉi spaco aŭ ne, ekz., ne estas permesata la publikigo de tekstoj aŭ fotoj kun kopirajto.
Bonvenon!
* Sur la bildo aperas la estraro kaj emblemo de Meksika Esperanto Junularo (MEJ).
Categorías: