Select language

Novaĵoj / Eventoj

Kaj aliaj retafiŝoj rilate al nia komunumo

Pri legadekzerco

La ekzercado de la legado ege gravas por la plibonigo de la lingvokonoj. Ni rekomendas al vi akiri printitan E-materialon aŭ serĉi en la reto dokumentojn, kiuj povus esti interesaj por vi. Jen sube vi trovos kelkajn ligojn:

1. Novaĵoj monde pri diversaj temoj, inkluzive pri la E-mondo: http://nunonia.com/

 

Aŭskultu Radion en Esperanto!

Por plibonigi la aŭdkomprenon kaj elparolon ni rekomendas al vi aŭskulti muzikon kaj radion en Esperanto. Sube vi trovos ligojn, kiuj direktos al vi al bonaj interetaj radioj. Profitu la nuntempan retan epokon por lerni Esperanton kaj aliajn lingvojn!

1. Esperanta retradio
Kreita de la austro Anton Oberndorfer, en kiu li ne nur okupiĝas pri la elsendo sed ankaŭ estas la tekstoj, tiel ke oni povas kaj aŭskulti kaj legi la informojn. Bv. iri al http://members.aon.at/aldone/retradio//

2. Muzaiko
Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio, kiu aŭdeblas 24 horojn ĉiutage

Atestu viajn E-konojn laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro!

Kiel vi certe scias, unu el la celoj lerni iun ajn fremdan lingvon estas atesti la akiritajn konojn pri ĝi kaj tiel profiti, i.a., la investitan tempon kaj laboron havante pruvilon laŭ rekona organizaĵo monde.

Esperanto ne estas escepto! Pro tio, ni invitas vin legi la sekvan dokumenton kaj pripensi estonte ekzameniĝi laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado, prenita de Edukado.net

http://edukado.net/upload/enhavo/dosieroj/ker_printebla.pdf