Select language

Helpu la novan ekspozicion en la Esperanto-Muzeo en Svitavy!*

ĈU ESPERANTO PERAS ION ALIAN OL LA KUTIMA VOJAĜADO?

Kun subteno de la urba estraro en la urbo Svitavy ekde 2008 funkcias la Esperanto-Muzeo de Ĉeha Esperanto-Asocio. Ĝi situas apud la urba ĉefplaco, ĝian ekeston subtenis Muzeo pri Kulturo de Ĉeha Respubliko. Depost ĝia malfermo regule okazas tie publikaj ekspozicioj, la nuna havas la titolon "Esperanto kaj kolektado" (vidu: http://www.ipernity.com/blog/181031/806146). Centra retejo de la muzeo estas: http://www.muzeum.esperanto.cz/eo/

La 26-an de septembro oni planas malfermi novan ekspozicion "Esperanto ĉirkaŭ la mondo - alternativa maniero ekkoni fremdajn landojn kaj kulturojn" - por kiu la gvidantoj de la Muzeo petas vian helpon.

La temo celos respondi al la demando: "Kiugrade Esperanto peras ion alian aŭ pli valoran ol la kutima vojaĝado (ĉu individua, ĉu kun vojaĝagentejo)?"

La kolektita materialo servos ne nur por fizika ekspozicio, sed parto estos disponigita ankaŭ interrete aŭ utiligita por gazetartikoloj.

Estas aparte serĉataj:

- fotaĵoj pri interesa travivaĵo/situacio/aktivado kion vi spertis, aŭ nekutima loko, kiun vi vizitis dum vojaĝado per Esperanto.

- mallonga rakonto (ĉ. 1 paĝa) pri io interesa/inspira, kion vi eksciis aŭ spertis pri la mondo pere de Esperanto (vojaĝante, korespondante, legante)

- sonregistraĵoj kun esperantlingvaj popolkantoj de diversaj landoj.

- mallongaj amatoraj videofilmoj (paroligitaj aŭ subtekstigitaj en Esperanto) pri vidindaĵoj aŭ kulturo de diversaj landoj.

Detalan priskribon pri la projekto kaj de la atendataj materialoj vi trovas en la retejo de la muzeo, aŭ ĉe la retejo de ĝia respondeculo:

Pavla Dvoráková,

http://www.ipernity.com/blog/181031/1584432 
Retadreso: muzea.ekspozicio@gmail.com

* Teksto de Novaĵservo RET-INFO / Lingvo-Studio.

Categorías