Español
Esperanto
Historio de MEF
Kronologio de la Esperanto-Movado en Meksiko
1903
Anselmo MORIN, Ambrosio Vargas, Enrique LAMICQ, José R. ÁVALOS, Fernando BLANCO kaj Amador SALDAÑA fondas la Asocion por la Disvastigo de Esperanto en Meksiko, en la vilaĝo Santa Rosa Necoxtla (nune Ciudad Mendoza), ŝtato Veracruz. Unu jaron poste ili aperigis la revuon "Meksika Lumturo" (1904-1905).
1905
En la urbo Guadalajara fondiĝas Okcidenta Esperanto-Societo, kiu publikigas la "Esperantan Gazeton". En Meksikurbo, Ambrosio Vargas fondas la Centran Meksikan Societon, kies organo estas la revuo "Verda Stelo" (1907-1912).
1907
En Guadalajara, Alberto GÓMEZ CRUZ fondas la klubon "Harmonio" kaj la sekvantan jaron publikigas la unuan eldonon de sia "Rudimentos de Esperanto".
1909
Emilio TREVIÑO, Jacinto BELTRÁN, Ramón MANTEROLA kaj Gabriel MANCERA organizas la Esperantan Meksikan Union kaj publikigas la revuon "Esperantan Meksikon". Tiu jaro ekzistas esperantistoj kaj grupoj en pli ol 30 urboj.
1915
Membroj de la “Casa del Obrero Mundial” fondas la t.n. Racionalisma Lernejo, kiu fizike troviĝis centre de la ĉefurbo en la fama “Casa de los Azulejos”. En la instruado oni inkludis Esperanton kiel helpa lingvo por la internacia komunikado.
1921
Post la malfacilaj jaroj de la Meksika revolucio, Manuel C. RODRÍGUEZ komencas la publikigadon de la revuo "Arguso" (ĝis 1924).
1923
Ernesto E. GUERRA kaj Matilde JAQUEL fondas la grupon "Anáhuac" en la urbo Tampico.
1924
Estas dissendata la unua radio-kurso, tra la stacio XEW.
1926
Estas fondata la Esperanta Meksika Societo, kiu funkciis ĝis 1933.
1935
La historiisto Jesús Amaya Topete komencas publikigi la revuon ''Meksikaj revuoj|Renovigo'', kiu aperis ĝis 1947.
1939
Venas al Meksiko ekzile centoj da hispanoj, inter ili Juan de Oyarzábal kaj Francisco Azorín, gravaj elementoj en la disvolvigo de la Esperanta meksika movado.
1940
Alvenas en Meksikon Eŭgeno Lanti, fondinto de Sennacieca Asocio Tutmonda|SAT; ankaŭ dank' al alfluo de esperantistoj ekzilitaj el Hispanio, pro la Hispana Enlanda Milito, vigliĝas la esperanto-movado en Meksiko.
1950
Fondiĝas la Esperanta Meksika Asocio (EMA), kies prezidanto estis José Serrano López kaj vicprezidento Francisco Azorín. EMA estas la antaŭulo de la nuna Meksika Esperanto-Federacio.
1954
La jugoslava esperantisto Tibor Sekelj vizitas Meksikon kaj revigligas la movadon. En tiu epoko aktivis Francisco Azorín Izquierdo, José SERRANO, Cristóbal FLORES, Ángel Luna Cárdenas, José PERCHES, Byron MACAFEE.
1955
Unua eldono de Ilustrita Vortaro, volumo 1, farita de Francisco Azorín. La dua volumo restis en manuskripto.
1957
Unuaj kursoj en UNAM en la Fakultato pri Sciencoj, fare de la maristo kaj sciencisto Juan de Oyarzábal Orueta, kiu krome estis fondinto de la Meksika Socio pri Fiziko. Li disdonis flugfoliojn kun informoj pri Esperanto en la Nacia Universitato Aŭtonoma de Meksiko (UNAM) kaj instruis ĝin tie inter 1957 kaj 1966. Cvi Solt, nun vivanta en la kibuco Gaaton, Israelo, lernis esperanton kun Oyarzábal kaj havas diplomon pri Cseh-kurso de decembro 1958. En la sekva ligo estas, en la hispana, tre interesa kaj kompleta biografio de Juan de Oyarzábal kaj sur la paĝo 256 estas informoj pri lia esperantisteco http://redalyc.uaemex.mx/pdf/570/57065618.pdf/
1962
Estas okazigita la unua nacia kongreso, kunvokita de EMA (poste MEF). La naciaj kongresoj okazis regule ĉiujare dum kvar jaroj (1962-1965).
1963
EMA ŝanĝas sian nomon al Meksika Esperanto-Federacio.
1965
Fondiĝas la Meksika Esperanto-Junularo (EMJ), landa sekcio de TEJO. Plej grava motoro estis la familo Nájera.
1981
EMJ organizas la 37an Internacia Junulara Kongreso|Internacian Junularan Kongreson de Esperanto, en Oaxtepec.
1988
Fondiĝas la Meksika Asocio por Internacia Lingvo, fare de Juan Jacobo Schmitter, Enrique Lemus , Inĝ. Manuel de Anda kaj Miguel Ángel Pizaña kaj aliaj. Post kelkaj jaroj, tamen, MAPIL aliĝis al MEF kaj Juan Jacobo SCHMITTER estis elektita prezidanto. Estas eldonita la bulteno '''Ni ĉiuj'''.
1996
Estas kunvokita fondkunveno por reorganizi la movadon en Meksiko. En la kunveno estis adoptita la statuto kaj elektita la estraro. Poste, Meksika Esperanto-Federacio estis oficiale registrita kiel neprofitodona organizaĵo. Tiu ĉi estis la unua fojo kiam esperanto-organizaĵo akiras leĝan statuson. La estraron konsistigis Leonora Torres (prezidantino), Jorge Luis Gutiérrez (ĝenerala sekretario) kaj Estela Gracia García (kasistino). En novembro estas lanĉita la interreta paĝaro de MEF (en tiu tempo: esperantmex.org / poste esperanto.org.mx kaj nun esperanto-mexico.org), kiu iom post iom fariĝas la plej grava informilo pri esperanto en Meksiko.
1998
En la urbo Oaxaca estas organizita la sesa nacia kongreso, kun 25-30 partoprenantoj el diversaj urboj de la lando. Dum la kongreso estis prezentita '''Flor' kaj kanto''', antologio de meksika poezio, en esperanta traduko de Juan Jacobo SCHMITTER kaj Jorge Luis Gutiérrez.
2001
MEF okazigas la Tut-Amerika Kongreso de Esperanto|Kvinan Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto (15-21 de aprilo), kun 160 aliĝintoj (100 efektivaj partoprenantoj), el 29 landoj (22 efektivaj). Dum la kongreso estis prezentita la esperanta versio de '''Tra l' okuloj de l' venkitoj''', grava historia verko pri la prameksika kulturo, de la renoma intelektulo D-ro Miguel LEÓN PORTILLA. La tradukon faris Juan Jacobo SCHMITTER. Post la TAKE estis elektita nova estraro de MEF: Jorge Luis Gutiérrez (prezidanto), Leonora GONZÁLEZ (sekretariino) kaj Estela GRACIA GARCÍA (kasistino).
2003
Estas organizita la sepa nacia kongreso (majo) en Meksikurbo. Dum la kongreso, Luis Raudón estis elektita prezidanto de MEF, por anstataŭi Jorge Luis Gutiérrez, kiu estis rezigninta en februaro.
2005
Oka nacia kongreso en Acapulco.
2008
Vicente Valdés estis la ĉeforganizanto de la 9a nacia kongreso. Dum la kongreso okazis estraraj elektoj. Elektiĝis: Mallely Martínez Mateos (prezidantino), Daniel Moreno Martínez (ĝenerala sekretario), Morayma Martínez Mateos (kasistino), David López Rueda (membro) kaj Martha Cárdenas (membro).