En pasinta semajno finiĝis la virtuala kurso de Esperanto por komencantoj lanĉita de Universala Esperanto Asocio (UEA), Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj Kolombia Esperanto Ligo (KEL), kies ĉefa publiko estis hispanparolantoj. Ĝi okazis inter la 29a de junio kaj la 22a de aŭgusto kaj en ĝi partoprenis iom pli ol 500 gelernantoj. Feliĉe karaj meksikaj instruistoj, entute 6 kaj ĉiuj kun KER atestilo, partoprenis en la projekto kaj jen sube ni kundividas kun vi kelkajn impresojn kaj spertojn de ili.
En la fino, vi trovos tekston de aliaj du kunlaborantoj, kiuj fine ne instruis en la kurso, sed kiuj iel kunagadis kaj kies filoj partoprenis kiel lernantoj.
Parenteze ni nun kompilas impresojn de aliaj meksikaj lernintoj en tiu kurso, do vi baldaŭ povos scii opiniojn de ili pri la projekto.
Nur restas diri dankon al ili kaj al ĉiuj, kiuj partoprenis por realigi la aferon!
------------------
Araceli Aguilar
Pasintjunie mi ricevis alvokon de MEF; oni serĉis homojn por instrui la lingvon rete, mi tuj pensis: “aliaj endaĵoj atendas min, mi ne povas”. Subite mi memoris la agadojn de Mallely Martínez, mia eksinstruisto kaj estro de la nacia asocio, kaj de Martin Schäffer, direktoro de CO de UEA, kaj tio ŝanĝis mian opinion, mia koro vokis min kaj mi fine aliĝis.
En la kurso mi eltrovis kiel kolegojn, karajn meksikajn amikojn kaj de aliaj landoj kiuj, kiel mi, havas verdan koron, do al ni ne gravis havi multan laboron preparante klasojn, ni pretis kunlabori. Partopreni la kurson donis al mi pli da sinteno pri nia “ronda granda familio”, al kiu certe integriĝos pluraj el niaj novaj, bonaj lernantoj.
Dankon al UEA, TEJO kaj al ĉefaj organizantoj de KEL, Doniben Jiménez kaj Moisés Herrera, pro la ŝanco lerni instruante. 320 horoj da sukcesa instru-lernado, kiel diris Doniben, venigis nin al sekva konkludo: “La kunlaboro de tiu ĉi teamo estis tiom bona, ke ni jam pensas pri pliaj defioj!
David López R.
Ĝuste antaŭ du monatoj mi spertis unuafoje la retan instruadon de lingvo al grupo da lernantoj. Por mi la ŝanco provi lernigi kaj utiligi tiom karan lingvon estis nekalkuleble ĝuinda malgraŭ la malfacilaĵoj kiujn mi povus trovi. Tamen dum la vojaĝo mi ankaŭ trovis kuraĝon plibonigi miajn kapablojn ne nur en la entuziasmo de ĉiu lernanto sed ankaŭ de la karaj kolegoj. Mi havis la ŝancon lerni pri la spertoj de aliaj Esperanto-instruistoj ĉiu-dimanĉe en la laborkunsidoj. Krom tio ĉio la eblo konatiĝi kun tiom bunta homaro el diversaj loĝlokoj ĉiun semajnon donis al mi la ĝuon necesan por plibonigi mian propran lingvokonon kaj uzon de Esperanto. Mi ĉiam dankemos pro la neforgesebla sperto al tiuj kiuj ekpaŝis por krei la kurson.
Víctor I. Sombra A.
Mi multe ĝojis la sperton instrui en tiom granda kaj internacia kurso. Mi trovis tre bonajn studentojn, ĉiuj tre respektemaj kaj afablaj. Estas plezuro ke nur post 16 klasoj, nur post du monatoj, mi jam povas diri ke tiuj, kiuj finis ĝin, parolas Esperanton. La organizado estis bona eĉ se estis la unua fojo kiam ni faris tion. Mi esperas ke estos estontece multaj el ĉi tiaj kursoj!
Carlos J. Velazquillo C.
Ĉu vi imagas ke malgraŭ la nuntempa pandemia monda situacio, la komunikado inter homoj per paca lingvo estas ebla?, Ĉu vi imagas ke eblas unuigi tutan kontinenton per lernado de lingvo? Tion atingis Esperanto per la kurso de KEL, UEA-TEJO, en tiu ĉi granda projekto kunlaboris kaj partoprenis instruistoj kaj lernantoj de diversaj landoj, eĉ de ekster la kontinento. Laŭ mia humila opinio, ĉio tio celis atingi unu el la plej konataj zamenhofaj revoj: rompi la murojn inter la popoloj.
Ĉiumomente tiu ĉi kurso estis motivo de ĝojo, entuziasmo kaj amikeco, estas nekomparebla la studemego de la lernintoj dum ĉiu sesio, multe da scivolemo kaj plibonigemo ili montris kaj la instruistoj ĉiam serĉis manierojn plenumi sukcese ĉiun dubon, ĉiun neespereblaĵon. Pro tio ke ni havis lernantojn el multaj landoj, vere la ebloj koni kulturaĵojn plurajn altis. Tiu ĉi kurso montris du aferojn finfine: sukceson kaj dankemon, la unua pri la esperanta lingvolernado kaj la dua pri la homaro.
Iván G. Deance kaj Verónica Vázquez
Kun amerika spirito ni ricevis inviton de Doniben Jiménez partopreni en projekto por unuigi la kontinenton; ia bolivara, liberiga kaj aŭtonoma revo, tamen ne temis pri politika nek perforta revolucio, ĝi baziĝis sur idealoj de Zamenhof, kiu celis la unuiĝon de popoloj pere de uzado de komuna lingvo. Pro laboraj kialoj ni ne agis kiel instruistoj, tamen ni atestis la realigon de la ofertita amasa kurso por komencantoj, utiligante bonajn teknikaĵon kaj instrustrategion, je la fino rimarkeblis pere de ekzameno kaj individua prezentado en Esperanto la kontentigan nivelon atingita.
Niaj tri junaj filoj prenis la kurson kaj konektiĝis dufoje semajne dum du monatoj profitante klasojn kun homoj de la tuta kontinento, de Kanado ĝis Argentino, kaj eĉ homoj el Iberio, nekredeble! Do ni volas kore rekoni la kolegojn de KEL pro la iniciato, al instruistoj kaj lernantoj pro kontribui en la realigo de tiu revo: rompi landlimojn kaj proksimigi nin kiel gefratoj.