Iru al Lahtio, Finnlando ĉisomere kie vi renkontos centojn da E-parolantoj!*

Ĉu vi povas imagi vin en loko kie eblas promeni inter la arbaro, spekti teatraĵon, naĝi en lago, ĝui koncertojn, partopreni piedpilkan matĉon kaj samtempe interagi en Esperanto? Do, imagu kaj agu! Estas ankoraŭ bona tempo por aliĝi al kaj partopreni la 104-an Universalan Kongreson de Esperanto okazonta ĉi-somere en nord-orienta Eŭropo de la 20-a ĝis la 27-a julio.

Lahtio, verda urbo en la sudo de Finnlando gastigos la plej grandan eventon de la jaro kunigante centojn da homoj el ĉiuj anguloj de la mondo interesiĝitaj pri senborda fratiĝo kaj justa komunikado.

Per la temo “Vivanta naturo, floranta kulturo” la organizantoj jam allogis al pli ol sepcent personojn el kvindek landoj kaj certe, la nombro kreskos!

Se vi deziras havi pliajn informojn, rigardi fotojn de la kongresa urbo kaj de la kongresejo, spekti filmetojn pretigitajn de la organizantoj aŭ simple havi novaĵojn pri la evento, vizitu la oficialan retpaĝon ĉe http://www.esperanto.fi/uk2019/

Kaj memoru ke pere de Meksika Esperanto Federacio vi povas fari kaj pagi vian aliĝon al UK!

Verkis: David López.