Iru al NASK kaj certe vi plibonigos vian lingvan nivelon!

Alvenas la tempo por plibonigi vian Esperanton dum vi ege ĝuas ĝin! La Nordamerika Somera Kursaro (NASK), la plej grava kursaro en Ameriko, okazos ĉifoje en William Peace University, en Norda Karolino, Usono. Aliĝu al la listo de homoj, kiuj tre pozitive parolis pri ĉi tiu verda okazaĵo, uzante esperanton en la ĉiutageco, kaj renkontante novajn homojn aŭ jam sopiritajn amikojn!

La venonta NASK okazos de la 28-a de junio ĝis la 4-a de julio 2020. Aranĝu ĉion por ĉeesti ĉi tiun altkvalitan Esperanto-kurson, pri kiu la partoprenintoj tre kutime esprimas ke ili multe ŝatis ĝin kaj sukcese progresis. Ne gravas ĉu vi estas komencanto, progresanto aŭ altnivela Esperanto-parolanto, vi povos partopreni en la plej taŭga grupo! La instruistoj estas tre profesiaj, ĉi jare, ekzemple, Duncan Charters gvidos la altnivelan kurson.

Ĉu vi pretas? Eble vi povus profiti stipendian ŝancon. Vizitu la NASKan retpaĝon ĉe http://nask.esperanto-usa.org/venonta/ por koni kromjajn informojn!

* Verkis Víctor Sombra pere de informoj de la retejo de NASK.