Select language

Kurso de Esperanto por komencantoj en CDMX,12an de januaro

Feliĉan 2019!!! Kaj ĉar ni volas komenci aktive la jaron, ni invitas interesitojn kaj komencantojn lerni la internacian lingvon “Esperanto” en amikema etoso.

La unua klaso estos en la venonta sabato, la 12an de januaro inter la 10a kaj 12ah. ĉe la biblioteko “Vasconcelos”, kiu troviĝas en:

Mosqueta, Eje 1 Nte, s/n

Buenavista.

Gvidos la kurson Guadalupe Vega kaj Carlos Velazquillo.

La daŭrigo de la kurso dependos de la intereso kaj partopreno de la homoj. La aktiveco estos senpaga sed por pliefikigi la lernadon, ni petos la homojn integriĝi al la movado aliĝante al Meksika Esperanto Federacio, legu pli pri la afero en la sekva ligo: http://www.esperanto-mexico.org/eo/membreco

Vian membrecon vi povas pagi sekve:

- HSBC, konto: 6284087436

Je la nomo de Morayma Martínez Mateos, kasistino de MEF

Clabe: 021180062840874362

- En OXXO, kartonumero: 4213 1660 5669 1128

- Kontante al gvidanto de la kurso.

Nepras konfirmi ĉeeston, skribu al estraro@esperanto-mexico.org por fari tion.

Invitu viajn amikojn kaj konatulojn partopreni la kurson kaj ekkoni la mondon pere de tiu ĉi internacia komunikilo!

 

 

Categorías