Kursoj

Kursoj en niveloj B1 kaj B2-C1 survoje al KER ekzameno*

Meksika Esperanto Federacio (MEF) invitas vin aliĝi al kursoj, kiuj celas helpi la partoprenantojn plifirmigi konojn pri la lingvo kaj akiri diversajn komunikajn lertecojn, tiel ke la homoj havos la eblon aliĝi kaj trapasi KER-ekzamenon, kiu okazos en la ĉefurbo de Meksiko en la 26a de novembro 2022.

Ne paniku! Se vi aliĝas al kurso, tio NE signifas ke vi devas aliĝi al ekzameno, sed ni certigas vin ke vi plu lernos Esperanton.

Ni havos du grupojn kun limigita kvanto da gelernantoj.

Por nivelo B1:

De la 3a de oktobro ĝis la 25a de novembro 2022.

Pere de zoom en lundoj kaj vendredoj inter la 18:30a kaj 20ah. (UTC -5)

Aliĝilon vi trovos ĉe: Aliĝilo B1- Ekzameno

Por nivelo B2-C1:

Konversaciaj kursoj por niveloj B1 kaj B2

Post la sukceso en la lastaj konversaciaj kursoj, Meksika Esperanto Federacio decidis daŭrigi la agadon kaj malfermi novajn tiajn kursojn por apogi homojn, kiuj celas plibonigi siajn parolan kaj aŭskultkomprenan kapablojn.

Ni havos 2 malgrandajn grupojn por homoj, kiuj troviĝas en meza nivelo, tio estas B1 kaj B2 laŭ Komuna Eŭropa Referenckadro.

En ambaŭ kursoj, laŭnivele, ni ja traktos tiklajn gramatikaĵojn, tamen la ĉefa celo estos paroligi kaj aŭskultigi la partoprenantojn pri plej diversaj temoj ne nur de la ĉiutaga vivo sed ankaŭ pri specifaj proponataj de la kursanoj.

Jen detaloj pri ĉiu nivelo:

Nivelo B1

komenciĝos: la 1an de majo 2021

finiĝos: la 3an de julio 2021

horaro: Sabate, inter la 10a ĝis la 11a30h, laŭ meksikcentra horo (UTC -5).

Nivelo B2:

komenciĝos: la 2an de majo 2021

Sabataj konversaciaj kursoj por niveloj B1 kaj B2*

Ĉu vi atingis mezan nivelon de Esperanto, sed mankas al vi praktiko? Ĉu vi ŝatus plibonigi viajn aŭskultkomprenan kaj parolan kapablojn? En tiu kazo aliĝu al sabata konversacia kurso por mezniveluloj, kiu okazos inter la 30a de januaro ĝis la 3a de aprilo 2021.

Ni havos du grupojn kaj horaro estas laŭ la meksikcentra tempo (UTC -6):

Nivelo B1: Sabate inter la 10a kaj 11a30h.

Nivelo B2: Sabate inter la 12a kaj 13a30h.

Aliĝilo troviĝas ĉe: https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSeHrfe2aHo7gwinf1N901LMaL6BIMPECTfk28FbEN1gPrsheg/viewform?vc=0&c=0&w=1&flr=0

Kurso de Esperanto por komencintoj, survoje al KER-ekzameno!

Por daŭrigi la laboron komencita de internaciaj esperantaj asocioj, UEA-TEJO-KEL, kaj kun la celo apogi meksikanojn daŭrigi la lernadon de Esperanto kaj integri sin al la movado, Meksika Esperanto Federacio (MEF) invitas vin aliĝi al virtuala kurso, kiu helpos la partoprenantojn plifirmigi konojn pri la lingvo, tiel ke je la fino oni havos la eblon aliĝi kaj trapasi KER-ekzamenon en la nivelo B1, okazonta en Meksiko fine de novembro.

Ni havos du grupojn kun limigita kvanto da gelernantoj.

Grupo 1:

De la 24an de septembro ĝis la 26a de novembro 2020.

Lunde kaj ĵaude inter la 18a kaj 19ah.

Grupo 2:

De la 25an de septembro ĝis la 27a de novembro 2020.

Merkrede kaj vendrede inter la 17a kaj 18ah.

Kurso de Esperanto por komencantoj en CDMX,12an de januaro

Feliĉan 2019!!! Kaj ĉar ni volas komenci aktive la jaron, ni invitas interesitojn kaj komencantojn lerni la internacian lingvon “Esperanto” en amikema etoso.

La unua klaso estos en la venonta sabato, la 12an de januaro inter la 10a kaj 12ah. ĉe la biblioteko “Vasconcelos”, kiu troviĝas en:

Mosqueta, Eje 1 Nte, s/n

Buenavista.

Gvidos la kurson Guadalupe Vega kaj Carlos Velazquillo.

Lernu la Esperantan himnon "La espero"

Ekzistas la eblo lerni la Esperantan himnon nomata “la Espero” en kurseto, kiun donos Guadalupe Vega en la Esperanta Domo.

Kiam? Dum la sekvaj ok sabatoj: 10an, 17an, 24an de septembro, la 1an, 8an, 15an, 22an kaj 29an de oktobro inter la 11a kaj 13a h.

Kiom: $100.00 (cent meksikaj pesoj) por ĉiu klaso, tamen unu sufiĉus por lerni ĝin, tio signifas ke la homoj povus elekti inter la eblaj datoj por partopreni. Se vi ne sukcesis parkerigi ĝin en unu klaso aŭ vi tiom ŝatis la aferon, kompreneble vi povas ĉeesti plurajn sabatojn.

Tiuj, kiuj lernos la himnon parkere, ricevos atestilon.

Por havi pli da informoj, bv.skribi al festomek2013@esperanto-mexico.org

Integriĝu al nia teamo kaj sciu pli pri la esperanta kulturo pere de tiu grandioza verkaĵo de Zamenhof, poemo kiu iĝis la himno de Esperanto.

Kurso en Tecámac, nivelo B1 laŭ KER, komenciĝos la 22an de januaro

Vi, kiu jam havas bazajn konojn pri la Internacia Lingvo kaj volas plibonigi ilin, partoprenu en la E-kurso, nivelo B1 laŭ KER, kiu ekos marde la 22an de januaro.

Kiam: ĉiujn mardojn de la 19a ĝis la 21a h.

Kie: en la subsidejo de MEF, kiu troviĝas en Tecámac, Estado de México.

Daŭro: 28 horojn.

Instruisto: Mallely Martínez M., prez. de MEF

Pro praktikaj kialoj ni ne akceptos pli ol 8 gelernantojn.

Por pli da informoj, bv. skribi al tecamac@esperanto-mexico.org aŭ voku al poŝtelefono (044) 5514753963

Kurso por komencintoj je nivelo B1 en Tecámac

Post mallonga paŭzo ni rekomencos la kurson por komencintoj venontan lundon, je la 21a de februaro 2012.
Loko: subsidejo de Meksika Esperanto Federacio
Horaro: Ĉiun lundon de la 19a ĝis la 21a hr.
Gvidanto: Mallely Martínez M.
Daŭro: 24 horoj
Por pli da informoj bv. skribi al informacion&esperanto-mexico.org (ne forgesu anstataŭi & kontraŭ @)
Notu bone: Ni ne akceptos pli ol 8 gelernantojn, pro tio ni rekomendas al vi aliĝi baldaŭ!

Mardo, 10a matene, spaco por konversacii en la "Asociación Nacional de Jubilados y Pensionados del PJF"

Srino. Maria Hernández Avilés, prezidantino de la "Asociación Nacional de Jubilados y Pensionados del Poder Judicial de la Federación", per la peto farita de Meksika Esperanto Asocio, afable donas facilecojn por aliaj interesitaj personoj, kiuj volus partopreni en la ateliero de Esperanto kiu aktuale estas ofertata por la membroj. La ĉefa celo estas havi la eblecon fari klubon por konversacii.

Tiu ĉi projekto komenciĝis ĉi januare de 2012, marde je la 10a ĝis la 11.45a hr. en la sekva adreso : Nochebuena #33, Col. Ciudad Jardin, Coyoacán.

Aliĝoj kaj pli da informo, bv. komuniki kun Sofía CARBOT RODRIGUEZ ĉe la teléfono: 55770034, aŭ skribu mesaĝon al sokar259@hotmail.com (Ne forgesu anstataŭi & kontraŭ @)

* Verkita de Sofía Carbot, tradukita de Morayma Martínez.

Kurso en la UNAM, 04.09.2010

Ekde la 4a de septembro denove estos kursoj de Esperanto en la Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko (UNAM)

Loko: Jura Fakultato, Aŭdejo Mario de la Cueva.
Horo: Sabate inter la 9a ĝis la 11a horo.
Celgrupo: Komencantoj.

La kursoj komenciĝas sabate je la 4a de septembro kaj daŭras ĝis la 30a de oktobro.
Kursestro: Mtro. Luis L. Córdova Arellano ( luisesperanto @ yahoo.com )
Informoj: luisesperanto (x) yahoo.com kaj/aŭ benalecer (x) hotmail.com

Kurso por komencintoj en Tekamak

Kurso por personoj kiuj havas bazajn konojn pri Esperanto.

Horo: Lunde kaj merkrede inter la 17a ĝis la 18:30a horo.
Loko: Santa María Ajoloapan, Tekamak.
Kosto por materialo: $300.00

La kurso komenciĝas lunde je la 11a de oktobro.
Kursestroj: Mallely kaj Morayma Martínez
Por pli da informo: sendu retmesaĝon al morayma_mm(a)hotmail.com, @ antastaŭ (a).
Vi ankaŭ povas voki al (596) 92 45144

NE FORGESU KION VI JAM LERNIS, VENU KAJ PRAKTIKU KUN NI!

Novembre okazos Cseh-Seminario en Den Haag*

Oni kutime diras en Esperantio: "Zamenhof kreis la lingvon kaj Cseh la metodon por instrui gxin”. Jen, do, sxanco konatigxi kun la fama metodo iniciatita de Andreo CSEH kaj uzita de elstaraj instruistoj de nia E-historio kiel Hendrik SEPPIK, Julio BAGHY, Sigismundo PRAGANO, Lidja ZAMENHOF, ktp.

La seminario okazos inter la 6-a kaj la 8-a de novembro 2009, gxi estas destinita al instruistoj de Esperanto, kiuj volas studi la metodon de la fama Esperanto-pedagogo Andreo Cseh kaj trejnigxi en la plej aktualaj teknikoj de rektmetoda lingvoinstruado.

Seminario Esperanto

Tiu seminario sin direktas al personoj, kiuj jam regas Esperanton kaj volas helpi al la disvastigo de la movado en Meksiko kaj en la mondo. Ĝi similas al la seminario pri "Aktivula Trejnado, kiun TEJO ofertas dum la Internacia Junulara Kongreso.

Ni traktos diversajn temojn kiel ekzemple:

- Verkado de artikoloj pri Esperanto por revuoj aŭ gazetoj (ankaŭ rete);
- Kion diri kiam ĵurnalisto vin intervjuas por la radio aŭ por la televido;
- Strategioj por la organizo de Esperanto-kurso;
- Kion atenti se vi volas fondi Esperanto-grupon?;
- Informado pri Esperanto (prepari flugfoliojn; organizi standojn k. a.).

Ni ankaŭ parolos pri la aspektoj de la Esperanto-kulturo, pri la historio de la movado, lingvistikaj temoj kaj ni provos kune plibonigi nian Esperanto-nivelon.

Tagoj: 13a ĝis 17a de junio (dimanĉe plej verŝajne okazos ekskurseto);
Loko: Edificio de Posgrado de la Facultad de Derecho de la Universidad Nacional Autónoma de México.
Kontribuo por la kovro de kostoj: $400

Ni disponas pri kelkaj stipendioj por kovri la kostojn rilate al la vojaĝo, restado kaj partopreno. Por ricevi pliajn informojn baldaŭ skribu al ni.

Plia informoj: mek2009@esperanto-mexico.org

Finis alia kurso de Esperanto en UNAM

La sesan de decembro 2008 finis kurso de Esperanto, kiu okazis en la Jura Fakultato de la Universitato Nacia Aŭtonoma de Meksiko. La kurso komencis la sesan de septembro, ĝi estis gvidata de Daniel Moreno per nova instruilo, temas pri la lernolibro Saluton! verkita de Audrey Childs-Mee. Tiu lernolibro, kvankam verkita laŭ la rekta metodo, kapablas montri la lingvon efike kaj facile. Dum tri monatoj la gestudantoj aktive partoprenis la sabatan kurson kaj akiris la kapablon esprimi sin skribe kaj parole.

Tiaj ĉi kursoj evidentigas la fakton ke homoj pli kaj pli interesiĝas pri la Internacia Lingvo Esperanto.

Kurso de Esperanto en UNAM

Nuntempe okazas kurso de Esperanto por komencantoj en Jura Fakultato de Universitato Nacia Aŭtonoma de Meksiko (UNAM).

La kurso komencis la pasintan 6an de septembro kaj finos la venontan 6an de decembro. Entute aliĝis dudek kvin studantojn, tamen pro formalaj klasoj kaj personaj aferoj nun restas dudek. Gvidanto de la kurso, Daniel Moreno, nun uzas novan ilon por instrui, temas pri libro verkita laŭ la rekta metodo. Kvankam oni pensas ke tiaj metodoj estas malfacilaj, verŝajne la studantaro bone komprenas kaj eĉ ŝatas la kurson.

La pasintan 4an de oktobro, antaŭ renkontiĝo en vegetara restoracio, Mallely Martínez kaj Morayma Martínez, prezidantino kaj kasistino de MEF, kaj Martin Schäffer vizitis la kurson. Ili parolis al gestudantoj pri la esperanta movado kaj nacia kaj internacia. Ili rakontis pri la pasintaj TAKE, UK kaj IJK kaj montris fotojn de tiuj kongresoj. Ankaŭ montris esperantajn revuojn kaj parolis pri la Pasporta Servo. Certe tiu vizito kaj informoj pri esperantujo motivigos la gestudantoj daŭrigi sian studado de Esperanto.

Paĝoj

Subscribe to Kursoj