La 75a IJK okazos en Slovakio: ĝuu, lernu, esperantumu tie!*
Ĉu vi serĉas mojosan kaj sekuran etoson por festi, agi kaj kunvivi kun junuloj el aliaj kulturoj ĉi-somere? Do la Internacia Junulara Kongreso interesos vin! IJK estas unusemajna evento, kiu kunigas junajn homojn – el ĉiuj aĝoj – el la tuta planedo por ĝui kuneston kaj interkomunikiĝon dum oni dancas, sportas, lernas, diskutas aŭ ludas uzante la lingvon Esperanton.
Ĉi-foje la 75an IJKn gastigos la centreŭropa urbo Liptovský Hrádok en Slovakio, de la 28a de julio ĝis la 4a de aŭgusto 2019. Al la kongreso jam aliĝis pli ol 130 homoj el preskaŭ ĉiu kontinento, fakto kio kune kun la ĉefa temo “Kontraŭ antaŭjuĝoj” promesas taŭgan spacon por sperti kulturan interŝanĝon neforgeseblan. Nur mankas vi!
Ankoraŭ estas bona tempo por decidi kiel vi aliĝos. Ĉu vi ŝatus kontribui al la programero? Ĉu vi estas nova lernanto de Esperanto? Vi certe povos ricevi rabatojn! Informiĝu pli sur la retpaĝo de la evento ĉe: https://ijk2019.tejo.org/
EK al ĝuo kaj lernado en IJK!
* Verkita de David López pere de informoj de la ttt de IJK.