La Estraro de Meksika Esperanto-Federacio (MEF) invitas ĉiujn homojn kandidatiĝi por havi estraran postenon en MEF dum la periodo 2025-2029.
La postenoj en la MEF-estraro estos:
1. Prezidanto
2. Ĝenerala sekretario
3. Kasisto
4. Membro 1
5. Membro 2
Memorante ke ĉiu estrarano observu kaj plenigu la ĉefajn celojn de la Federacio laŭ ĝia statuto:
a) Disvastigi la scion kaj uzadon de la internacia lingvo esperanto.
b) Konsciigi la homojn pri problemoj, kiuj povus rezulti de la lingva diverseco.
c) Disvastigi la meksikan kulturon en Esperantujo monde.
d) Favori la konon de aliaj kulturoj per esperanto.
e) Instigi inter ĝiaj membroj solidarecajn sentojn al aliaj popoloj.
La proponojn ni ricevos al estraro@esperanto-mexico.org, kie la kandidato indikos:
• Persona(j)n nomo(j)n
• Familia(j)n nomo(j)n
• Naskiĝdaton
• Okupiĝon / profesion
• Kompletan adreson
• Telefonnumeron
• Daton de esperantistiĝo
• Jaron de unua aliĝo al MEF
• Postenon celatan
Krome la kandidato verku mallongan eseon en esperanto, je ne pli ol 200 vortoj, pri kial indas esti elektata kiel estrarano.
Rajtas kandidatiĝi kaj baloti nur aktivaj membroj de la asocio, kies minimuma aĝo estas 18. Por aliĝi al Meksika Esperanto Federacio, vi devas pagi la jaran kotizon. La pagota kvanto dependas de la kategorio, en kiu vi troviĝas, informojn pri tio estas ĉe: https://esperanto-mexico.org/
La balotoj kaj elekto de la nova estraro estos dum la 15a Meksika Esperanto-Kongreso, kiu okazos inter la 17a kaj 20a de aprilo en Guadalajara, Meksiko.
La fina dato por ricevi la informojn pri la kandidatoj estas la 24an de marto 2025.
Atente,
La Estraro de Meksika Esperanto Federacio.
En la Ĉefurbo de Meksiko, la 24a de februaro 2025.