La Universala Kongreso 2022 okazos en Montrealo, Kanado!*

La 107-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en Montrealo, Kanado de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022, do tiu renkontiĝo estos tre bona ŝanco por meksikanoj ĉar la plej granda evento en Esperantujo malofte okazas en Ameriko.

La UK 2022 en Montrealo estas notinda el multaj vidpunktoj: urbo de pli ol unu miliono da loĝantoj (kvar milionoj en la tuta regiono), unu el la plej malnovaj kaj vizitindaj urboj en Nord-Ameriko, estas perfekta loko por kongresumi kaj, samtempe, turismumi: en ĝi troviĝas mondfamaj muzeoj, arkitekturo kaj vidindaĵoj, krome la ĉefe franclingva metropolo de Kebekio ebligas facile elturniĝi france kaj angle, foje ankaŭ alilingve, kaj estas aparte konscia pri la aferoj rilataj al lingvaj rajtoj kaj lingva justeco.

La kongresejo estos la Universitato de Kebekio en Montrealo (UQAM), urbocentre. Proksime de ĝi troviĝas metrostacio, do la konkresejo estas facile atingebla per publika transporto.

La temo de la kongreso – "Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj" – kiun la LKK ankaŭ substrekos per serio de prelegoj, atelieroj kaj arto (ekz., filmoj) ligiĝos samtempe kun indiĝena festivalo, kiu okazos en Montrealo, tiel ke la kongresanoj povos aparte bone konatiĝi kun indiĝenaj kulturoj de Kanado. La atento al indiĝenaj lingvoj sendube praviĝas, ĉar ili entenas grandan parton de la lingva kaj kultura diverseco de la homaro kaj estas la portantoj de valoroj kaj praktikaj konoj, kiuj montras kiel homaj socioj povas kunvivi harmonie kun la naturo. Kaj malpli pozitive: ĉar ili grandparte estas minacataj de malapero.

Krome, la LKK organizas aparte riĉan artan programon, kun konataj steluloj de Esperantujo, novaj “juveloj”, kaj multajn belegajn ekskursojn, antaŭ- kaj postkongresajn: interalie, al Niagaraj Akvofaloj, Otavo kaj Toronto, kaj pli ol 400-jara Kebekurbo, kaj multajn tipe kebekiajn spertojn, kiel manĝo en sukerkabano: loko, kie oni servas pladojn kun fama kebekia acersiropo.

La kongreskotizo por enloĝantoj de Meksiko, individuaj membroj de UEA en tiu ĉi unua aliĝperiodo, ĝis la 31-a de decembro 2021 estas 145 eŭroj, tamen ekzistas rabatoj por specifaj homoj. Bv. iri al la sekva ligo, kie troviĝas pliaj detaloj kaj la aliĝilo mem: https://uea.org/kongresoj/alighilo.

Pli da informojhttps://esperanto2022.ca/eo/chefpagho/ facebook.com/Montrealo.kongreso | videa invito al la UK

Se vi havas demandojn bv. skribi al ni kaj ni provos orientigi vin, ĉefe al homoj, kiuj kiel unuan fojon partopenos tiun unikan eventon kaj memoru ke pere de Meksika Esperanto Federacio (MEF) vi povas pagi vian UK-aliĝon, se vi interesiĝas pri tio, bv. skribi al estraro@esperanto-mexico.org

* Informoj prenitaj de Gazetaraj Komunikoj de UEA N-roj. 835 kaj 966 por la UK-2020 kaj UK-2022. La tekstoj estis resumitaj por plifaciligi la legadon, ni nur detaligis la koston por meksikanoj kaj informis kiel MEF povas helpi en la enskribon al 107a UK. La kompletan gazetaran komunikon #966 vi trovos ĉe https://uea.org/gk/966?fbclid=IwAR0uGvm2kFlblHpaqvDIF6FnovgMDreEZqShejsrxe0WBFL2Z21mOPA70Ho