La unuan fojon Universala Kongreso estos akceptata en Portugalio*
La 103-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos ĉi-jare en la ĉefurbo de Portugalio, Lisbono, de la 28a de julio ĝis la 4a de aŭgusto. Kiel kongresejon la partoprenantoj okupos salonojn en la Rektorejo de la Universitato de Lisbono kaj de la Fakultato pri Juro. La kongresa temo: “Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: kien nun?” certe memorigos nin pri la grava rolo de ĉi tiu lando en la malpligrandiĝo de distancoj kaj limoj en la mondo.
Parolante pri kulturoj certe la evento estos tre bunta, komence da la jaro kalkuliĝis je pli ol 1000 kongresanoj el 61 landoj; ege bona nombro kompare al lastatempaj UK-oj. Inter la partoprenantoj ĝis nun anoncitaj troviĝas, kiel la plej granda nombro, homoj el Francio sed ankaŭ venos el tiel diversaj lokoj kiel Irano, Kubo, Ĉinio, Slovakio, ktp. Kompreneble Meksiko ankaŭ partoprenos.
Inter la plej menciindaj turismaj aktivaĵoj okzontaj antaŭ, dum kaj post la kongreso estos ekskursoj al urboj Porto, Sintra, Óbidos kaj al la insularo Acoroj kaj al Madejro. Kiel tradicie estos interesaj prelegoj, artaj kaj distraj aktivecoj, konkursoj, junulara programo, renkontiĝoj de fakaj asocioj, lingvokursoj, ekzamenoj, ktp. kaj ĉio, mem kompreneble, en respektema, frateca etoso uzante nur nian komunan, neŭtralan lingvon: Esperanto.
Por havi pliajn informojn, bonvole legu la Unuan Bulteno ĉi tie https://uea.org/pdf/uk2018/unua_bulteno_2018.pdf aŭ vizitu la retejon de Universala Esperanto Asocio pri kongresoj: https://uea.org/kongresoj.
Memoru ke pere de Meksika Esperanto Federacio vi povas aliĝi kaj pagi vian kotizon al UK kaj atentu ke baldaŭ aperos ankaŭ la Dua Bulteno kie oni povos koni pliajn detalojn pri la programo!
Ĝis baldaŭ en Lisbono!
* Verkita de David López R.