León-Portilla en la internacia lingvo Esperanto*
La prelego pri naŭatla kulturo eble okazis en Palacio de Minería, koloniepoka konstruaĵo en la centro de Urbo Meksiko, aŭ en simila ejo, verŝajne ĉirkaŭ la centjariĝo de Esperanto en 1987. Timidaj sed decidemaj, Enrique kaj mi atendis la finon kaj proksimiĝis al la preleginto, d-ro Miguel León-Portilla.
Mi ĵus ekkonis kamaradon Enrique Lemus Rodríguez, kiu estis serĉanta min, korpremita ĉar la tiame fantoma Meksika Esperanto-Federacio (MEF) havis nenian planon por festi la okazon. Enrique kaj mi havis plurajn ideojn, inter kiuj daŭrigi la tradukadon de la libro Visión de los Vencidos en Esperanton.
La afablega d-ro León-Portilla diris al ni, ke li tre ĝojas vidante finfine la realiĝon de tio, kion li de multaj eldonoj menciadis en la antaŭparolo al Visión de los Vencidos, tio estas: ke la Esperanta versio jam ekzistis kiel unu inter multaj tradukaĵoj de lia plej konata libro. Mi ne scias kiu promesis al li tiun tradukon, en praa epoko, neniam plenuminte la promeson.
Enrique kaj mi certigis al li, ke la origina promeso estis farita kiam ni estis ankoraŭ infanoj; tamen, kiel junuloj ni entuziasme pretis plenumi la projekton de aliaj iniciatitan. Ni komencis per kelkaj el la iknokŭikatl aŭ “tristaj kantoj”, naŭatlaj poemoj pri la konkero de Meksiko; ĉi tiuj aperis poe ĉ. 1992 en bulteno de la tiama Meksika Asocio Por Internacia Lingvo, precipe laŭ tradukoj de Enrique.
Poste, ni klopodis kunlabori kun Jorge Luis Gutiérrez. Miamemore, ni tri neniam iris preter la temon de la titolo, kiu ja estis defio: en hispana lingvo kaj ĉi-kuntekste, visión signifas “opinio, vidpunkto, sperto”. ĉi-kaze la vidpunkto de la aztekoj, venkitoj de la hispano Hernán Cortés. La vorto povas signifi ankaŭ “bildo, imago”. Tamen, la tradukoj rekte en esperanto, kiel “vidpunkto de l’ venkitoj”, tute perdis la patoson de la originalo. Ni ne sukcesis atingi konkludon pri la plej eleganta kaj ĝusta maniero repreni la titolon.
Enrique, Jorge Luis kaj mi povintus daŭre kafejumi dum jardekoj. Tamen, Leonora Torres, tiam prezidantino de MEF, sukcesis revivigi la forvaporiĝintan asocion organizante en Urbo Meksiko la Tutamerikan Kongreson de Esperanto (TAKE) en 2001. Do, en la jaro 2000 ŝi firme invitis nin kompletigi la eternan tradukadon, por prezenti la libron dum la kunveno.
La libro publikiĝis ĝustatempe, kaj d-ro Miguel honoris nin per sia partopreno en ties prezento dum tiu tutamerika kongreso. Mi trovis lin tre ĉarma. Liaj okuloj sparkis kiam li parolis, kaj li aŭskultis simpatie kaj atenteme kiam mi tradukis liajn vortojn por la esperantista publiko.
Mi povas imagi hodiaŭ la modestan eldonaĵon de MEF de Tra l’okuloj de l’ venkitoj en sendube elstara loko sur la breto de León-Portilla, apud la versioj hungara, rusa, ĉina, araba, naŭatla…
Kaj mi povas imagi plu: mi vidas mense la grandan humaniston, kiu hodiaŭ eniras la eternejon kantante en la naŭatla, tamen apogate de internacia ĥoro, unu el kies voĉoj kantas kun li en Esperanto.
Kaj li ridetas al ni.
* Verkis: D-ro. Juan Jacobo Schmitter Soto, ĉefa tradukinto de "La visión de los vencidos" al esperanto.