
Ekzistas la eblo lerni la Esperantan himnon nomata “la Espero” en kurseto, kiun donos Guadalupe Vega en la Esperanta Domo.
Kiam? Dum la sekvaj ok sabatoj: 10an, 17an, 24an de septembro, la 1an, 8an, 15an, 22an kaj 29an de oktobro inter la 11a kaj 13a h.
Kiom: $100.00 (cent meksikaj pesoj) por ĉiu klaso, tamen unu sufiĉus por lerni ĝin, tio signifas ke la homoj povus elekti inter la eblaj datoj por partopreni. Se vi ne sukcesis parkerigi ĝin en unu klaso aŭ vi tiom ŝatis la aferon, kompreneble vi povas ĉeesti plurajn sabatojn.
Tiuj, kiuj lernos la himnon parkere, ricevos atestilon.
Por havi pli da informoj, bv.skribi al festomek2013@esperanto-mexico.org
Integriĝu al nia teamo kaj sciu pli pri la esperanta kulturo pere de tiu grandioza verkaĵo de Zamenhof, poemo kiu iĝis la himno de Esperanto.