Bonŝance, ekzistas granda kvanto da materialo disponebla en la interreto por helpi vin lerni Esperanton. Vi povas facile trovi la ĝustan materialon, kiu konvenas al via lerno-stilo, ekzemple: noveloj, instrufilmetoj, podkastoj pri diversaj temoj, vortaroj, informoj pri lernolibroj, literaturaj libroj ktp. Jen kelkaj utilaj sugestoj por kompletigi vian lernadon kaj komprenon de Esperanto.
Vortaroj
ViVo (Vikia Vortaro): Vivo estas multlingva vortaro (eĉ en la hispana, kaj en la angla). Ĝi montras al vi la difinon de la vorto en via gepatra lingvo kaj en Esperanto. Ĝi ankaŭ montras al vi la Esperantan difinon el aliaj vortaroj kiel La Reta Vortaro, Lernu kaj La Plena Ilustrita Vortaro (PIV).
Reta Vortaro: Ĉi tio estas vortaro en Esperanto, sed vi povas elekti ankaŭ la hispanan lingvon.
esperanto.es: Vortaro por hispanparolantoj.
PIV 2020: Oficiala vortaro de Esperanto, ĝi estas tute en Esperanto.
Filmetoj
Mazi en gondolando: Karika video, kie vi povas vidi kiel prezenti vin, kiel diri bonan matenon, nombrojn, trajtojn de adjektivoj, substantivoj, verboj, uzado de korelativoj ktp. Tre distra unuhora video. Jen Mazi revenas al gondolando, kiu estas la dua parto de la serio.
Rekta metodo: Ĝi estas serio de videoj, kie vi eklernos ekde bazaj pronomoj, nomoj de kelkaj ĉiutagaj objektoj, pri uzo de adjektivoj, kelkaj prepozicioj, ktp. Ili prezentas la temojn sen mencii gramatikajn konceptojn, por eklerni Esperanton kiel ni lernis la hispanan kiel infanoj.
Pasporto al la tuta mondo: Ĝi estas serio de 16 filmetoj en kiu estas montrata tra rakonto la uzon de verbotempoj, la uzon de afiksoj, la uzon de korelativo, ktp. Ĉe la fino de ĉiu video, la instruisto revizias kaj klarigas tion, kio estis vidita en la filmeto.
Gerda malaperis: Ĝi estas la reprezentado de la fama libro de la sama nomo. Ĉi tiu video enhavas subtekstojn en Esperanto. Ĝi vere estas spektinda por komencintoj kaj por progresantoj.
Tekstoj
Rakontoj por Esperantujo: 40 simplaj kaj mallongaj rakontoj, ili estas perfektaj por komencantoj.
Lernu.net. Post registriĝo, en la rubriko Media Library vi trovos malgrandajn tekstojn por komencantoj kiel: Ana Pana, Ana renkontas, la Zagreba metodo kaj la klasikaj libroj Gerda Malaperis, kaj Vere aŭ Fantazie inter multaj pliaj enhavoj por ĉiaj nivelaj lernantoj.
UEA.Facila: Blogo, kie vi trovos eldonaĵojn de mallongaj artikoloj kaj kun bazaj kaj komunaj vortoj, vi ankaŭ povas aŭdi la legadon de la artikoloj. Se vi jam havas bazan konon de Esperanto, per ĉi tiuj artikoloj vi lernos novajn vortojn kaj plibonigos vian aŭskultan komprenon.
Scivolemo: Scienca blogo en Esperanto por meznivelaj lernantoj.
Sonregistroj, Podkastoj
La malfamuloj: Ĝi estas podkasto, kiun vi povas trovi ĉe Youtube, Spotify, Facebook kaj Instagram.
Radio Havano Kubo: Ĝi estas semajna podkasto elsendo el Kubo, kie vi aŭskultos novaĵojn, muzikojn, rakontojn, ktp.
Varsovia Vento: Ĝi estas podkasto, kie vi trovos informojn pri kulturo, muziko, la esperantista movado, intervjuoj, novaĵoj, ktp. La ĉapitroj estas elŝuteblaj por aŭskulti ilin poste.
Kern.punkto.info: Ĝi estas podkasto, kie vi trovos diversajn temojn rilatajn al scienco, vojaĝoj, sociaj aferoj, ktp.
Muzaiko: Ĉiutaga podkasto, kie vi aŭskultos intervjuojn, muzikon, komentojn pri artikoloj, ktp. La sondosiero estas elŝutebla, kaj eĉ ekzistas instalebla aplikaĵo por Android-telefonoj.
Retejoj
Eventa servo: En ĉi tiu retejo vi trovos informojn pri venontaj aranĝoj rilataj al la Esperanto-komunumo. Vi povos vidi renkontiĝojn, kiuj okazos en fizikaj lokoj aŭ rete, prezentojn pri diversaj temoj, kursojn, neformalajn renkontiĝojn por ludi aŭ paroli, ktp.
Mia vivo: Socia reto por la Esperanto-komunumo.
Ekparolu: Ekparolu estas programo de la retejo Edukado.net, la celo de ĉi tiu programo estas instigi lingvostudentojn ekparoli Esperanton. La studentoj (nomitaj nevoj) povas peti kunsidon kun lingvospertuloj (nomataj onkloj) por simple paroli. Eble tio sonas timige, sed memoru, ke la celo ne estas kvalifiki vin sed ekzerci vin en parolado kun alia esperantisto, kiu jam parolas la lingvon kaj kun konsiloj el ili, vi povas helpi vin plibonigi iom-post-iom vian Esperanton.
Referencias
PMEG: La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko está disponible para todo esperantista que desea estudiar la gramática, creación de palabras, escritura y pronunciación de la Lengua Internacional. PMEG explica el idioma en forma fácil, desde las bases hasta detalles especiales.
Tekstaro: Es un sitio web que contiene una extensa colección de textos en Esperanto de alta calidad, desde el primer libro hasta artículos periodísticos de la actualidad. Estos documentos están disponibles para poder explorarlos y usarlos de varias maneras.